Li Keqiang komencis sian viziton al Nov-Zelando

(GMT+08:00) 2017-03-26 16:56:51     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 26a de marto laŭ la loka tempo, invitite de la nov-zelanda ĉefministro Bill English, la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la speciala aviadilo atingis la internacian flughavenon velingtonan kaj komencis sian oficialan viziton al Nov-Zelando. Kaj Cheng Hong, la edzino de Li Keqiang, samtempe atingis.

La nov-zelanda ĉefministro Bill English kaj lia edzino Mary English faris akcepton en la flughaveno. La dulandaj geedzoj ĉe la ŝtuparo salutis unuj la aliajn kaj faris intiman konversacion.

Dum la vizito Li Keqiang havos plurajn renkontiĝojn kun English kaj ĉeestos subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro, kaj ili ambaŭ kune intervidiĝos kun raportistoj. La du kolegoj partoprenos en multaj aliaj aktivadoj. Krome Li Keqiang intervidiĝos kun la nov-zelanda gubernatoro Patsy Reddy, la gvidanto de la Laborista Partio, Andrew Little, kaj aliaj politikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin