Ne ekzistas reprezaliaj rimedoj kontraŭ Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2017-03-27 18:59:19     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco de la 27a de marto la proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying diris, ke Ĉinio ĉiam insistas en sia starpunkto rilate la problemojn de la Korea Duoninsulo kaj de THAAD (usona kontraŭmisila sistemo), kaj ĉe Ĉinio ne ekzistas reprezaliaj rimedoj kontraŭ Sud-Koreio.

Rilate tion, ke kelkaj usonaj parlamentanoj metis projekton por kondamni Ĉinion, ĉar Ĉinio alprenis aprezaliajn rimedojn kontraŭ Sud-Koreio pro la problemo de THAAD, Hua Chunying respondis:

"Ĉinio ĉiam insistas en sia starpunkto rilate la problemojn de la Korea Duoninsulo kaj de THAAD (usona kontraŭmisila sistemo), kaj ĉe Ĉinio ne ekzistas reprezaliaj rimedoj kontraŭ Sud-Koreio. Ni esprimas grandan bedaŭron pro tio, ke nun la interpopola komunikado inter Ĉinio kaj Sud-Koreio estas influata de la problemo de THAAD, kaj ni esperas, ke la koncernaj partioj serioze traktu la interesojn kaj zorgon de Ĉinio kaj aŭskultu la alvokon de la popoloj, kaj faru ĝustan elekton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin