La insularo Diaoyudao apartenas al Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-03-27 20:05:58     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco de la 27a de marto la proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying reasertis, ke la insulo Diaoyudao kaj ĝiaj akcesoraj insuloj estas la propra teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio postulas, ke Japanio respektu la historion kaj realon kaj ĉesigu krei misordon rilate la koncernan problemon.

Laŭraporte, lastatempe la lernolibro de la japana supera mezlernejo, jam ekzamenita de la japana Ministerio pri Edukado, Kulturo, Sportoj, Scienco kaj Tekniko, plurloke asertas, ke la insularo Diaoyudao estas "la propra teritorio de Japanio". Al tio Hua Chunying respondis:

"La volo de Ĉinio, defendi la teritorion kaj la suverenecon, estas neŝancelebla. Kion ajn Japanio diras kaj faras, neŝanĝeblos la fakto, ke la insularo Diaoyudao apartenas al Ĉinio. Ni postulas, ke Japanio respektu la historion kaj realon kaj ĉesigu krei misordon rilate la koncernan problemon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin