Egiptio enprizonigis 56 homojn pro ŝippereo de elmigrantoj

(GMT+08:00) 2017-03-27 11:28:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis dimanĉe, ke egipta kortumo kondamnis 56 homojn al mallibereco de 2 ĝis 13 jaroj pro ŝippereo de elmigrantoj, kiu mortigis 203 homojn en la lasta jaro.

La raporto diris, ke tiuj homoj estis akuzitaj pri senintenca murdo, fraŭdo kaj kontraŭleĝa dungado de laboristoj.

En septembro de la lasta jaro, ŝipo de elmigrantoj survoje al Italio dronis en la maro proksima al la marbordo de la egipta norda provinco Beheira, kun proksimume 600 homoj.

La landlima administracio de la Eŭropa Unio avertis, ke pli kaj pli multaj elmigrantoj cele al Eŭropo sin turnis al Egiptio kiel deirpunkto de la mara vojaĝo.

Kontraŭleĝa migrado tra egipta marbordo de Mediteraneo kreskis en la lastaj jaroj kun la intenco atingi Eŭropon kaj fuĝi el malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj en la araba lando kun plej multaj loĝantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin