Rusio: usonaj novaj sankcioj malobeas kontraŭterorisman devontigon de Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2017-03-27 14:09:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris dimanĉe, ke novaj sankcioj enkondukitaj de Usono kontraŭ rusaj kompanioj malobservas la promeson de Vaŝingtono prioritatigi la batalon kontraŭ terorismo.

Reprezentanto de la Ŝtata Departemento de Usono diris sabate, ke punoj estas aplikataj al ok rusaj kompanioj pro iliaj malobservoj de la Nedisvastiga Akto pri Irano, la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Sirio.

La Nedisvastiga Akto rajtigas al Usono enkonduki sankciojn kontraŭ fremdlandaj individuoj, privataj entoj kaj registaroj, kiuj partoprenas en disvastigaj aktivecoj.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la usona decido puni la rusajn firmaojn, inkluzive de tiuj rilataj al aviadila fabrikado kaj la trejnado de aviadaj specialistoj, estas perpleksiga kaj seniluziiga. Ŝi diris, ke Usono eĉ ne menciis konkretajn kialojn, sed nur emfazis sian leĝdonon pri malpermeso al kunlaboro de individuoj kaj entoj kun Irano kaj Sirio. Ŝi aldonis, ke la novaj sankcioj agas kontraŭ la antiterorisma devontigo de Vaŝingtono kaj subfosas la perspektivon de starigo de vasta multflanka kunlaboro, kiu celas venki la Islaman Ŝtaton kaj aliajn teroristajn grupojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin