Ĉina vicministro alvokas por antaŭenigi azian regionan kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-03-27 14:10:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin dimanĉe vokis al aziaj landoj firmigi fidon kaj profundigi regionan kunlaboron.

Liu faris la alvokon en prelego en la rondtabla kunveno pri azia regiona kunlaboro kadre de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. Li diris, ke en Azio formiĝas la reto de multnivela, multapogila kaj multflanka regiona kunlaboro, liverante grandan pozitivan energion al la tutmondiĝa procezo. Li rimarkigis, ke la azia regiona kunlaboro estas ĉe la nova deirpunkto kaj alfrontas novajn oportunojn kaj komplikajn defiojn, kaj la aziaj landoj devas plibonigi kaj sekvi la modelon de kunlaboro kun azia trajto sub la gvidado de la koncepto pri azia komunumo de komuna futuro, preni kunlaboron en disvolvado kaj sekureco kiel la motoron, vastigi la kampon de profito de la regiona kunlaboro kaj kune puŝi la regionan kunlaboron al pli alta nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin