Ĉinio kaj Mikronezio striktigos ekonomian kaj komercan kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-03-27 15:06:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia mikronezia paralelulo Peter M. Christian lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke landoj, grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, fortaj aŭ malfortaj, estas egalaj membroj de la internacia komunumo kaj devas respekti unu alian, pace kunekzisti kaj kunlabori por reciproka profito kaj komuna disvolvado. La ĉina flanko rigardas Mikronezion kiel bonan amikon kaj bonan partneron en la pacifika regiono kaj volas labori kun ĝi por striktigi kontaktojn sur la alta nivelo kaj sur diversaj niveloj, respekti respektivajn kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn kaj firmigi politikan fundamenton de duflankaj rilatoj. Xi akcentis, ke la du flankoj devas ekspluati potencialon kaj stabile antaŭenigi kunlaboron en turismo, agrikulturo, fiŝkapto kaj infrastruktura konstruo.

Christian diris, ke la mikronezia registaro firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, subtenas la starpunkton de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo, tutmondiĝo kaj aliaj gravaj demandoj kaj volas striktigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio en traktado de tutmondaj defioj.

Post la interparolo, la du ŝtatestroj ĉeestis subskribon de interkonsentoj pri ekonomiaj kaj teknikaj kunlaboroj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin