Boao-Forumo por Azio 2017 publikigis deklaracion pri akcelo de ekonomia tutmondiĝo

(GMT+08:00) 2017-03-27 11:20:19     Redaktoro:Mirinda

Dimanĉe la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017 publikigis la Deklaracion pri Akcelo de Ekonomia Tutmondiĝo, alvokante, ke ĉiuj landoj kaj entreprenoj persistos en antaŭenigo de merkata malfermo, kunhaveca kresko kaj ekonomia kunlaboro, por garantii kunan prosperon kaj daŭripovan kreskon de la ekonomio.

La Deklaracio diras, ke ekonomia tutmondiĝo estas nepra rezulto de scienca progreso. Novaj problemoj alportitaj de ekonomia tutmondiĝo ne kuŝas en ĝi mem, sed estas kaŭzitaj de neakordiĝo de nuna tergloba rega sistemo kaj profunda ŝanĝiĝo de monda ekonomia situacio. La mondo devas aktive sin adapti al ekonomia tutmondiĝo kaj reformi tergloban regan sistemon.

Ĉiuj landoj devas rigardi la ekonomian tutmondiĝon kiel pozitivan forton kaj perfektigi internacian ekonomian ordon kaj tergloban regan sistemon per fortigo de dialogo kaj kunlabora reformado, surbaze de egalaj ekonomia suverenco, rajtoj kaj devoj.

Translanda komerco kaj investa liberigo estas movforto de tutmonda daŭripova disvolvado. Ĉiuj registaroj devas kune oponi kontraŭ komerca protektismo, kune antaŭenigi investan liberigon kaj senĉese reformi kaj perfektigi investan mekanismon kaj regadon de plurflanka komerco.

Por antaŭenpuŝi ekvilibran disvolviĝon de ekonomia tutmondiĝo, internaciaj institucioj kaj plurflankaj mekanismoj, kiaj la Grupo 20 kaj Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, koncernaj registaroj kaj privataj departementoj devas subteni kaj establi malferman plurflanke kunlaboran mekanismon por kune akceli interligon kaj interkomunikon de bazaj instalaĵoj, mekanismoj kaj interhomaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin