Trump subskribos administran ordonon por renversi klimatan politikon de Obama

(GMT+08:00) 2017-03-28 13:49:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Blanka Domo Sean Spicer diris lunde, ke usona prezidento Donald Trump subskribos administran ordonon marde, celante renversi klopodojn de sia antaŭulo por traktado kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Spicer diris en gazetara konferenco de la Blanka Domo, "Morgaŭ, la prezidento subskribos administran ordonon por fortigi la nacian energisekurecon per redukto de nenecesaj reguligaj obstakloj, kiuj restriktas la respondecan uzon de enlandaj energi-resursoj. Ĉi tiu celo helpos teni energion kaj elektron kostelporteblaj, fidindaj kaj puraj, por akceli la ekonomian kreskon kaj kreadon de laborpostenoj."

Estro de la usona Mediprotekta Administracio Scott Pruitt diris dimanĉe, ke la administra ordono abolos la Planon pri Pura Elektropovo, la gravan iniciaton de la registaro de Obama por traktado kontraŭ klimatŝanĝiĝo per redukto de karbona poluado el elektraj centraloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin