Tibeto festas Tagon de Emancipiĝo de Servutuloj

(GMT+08:00) 2017-03-28 15:47:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Altranga oficialulo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio lunde diris, ke Tibeto estas plena de vigleco kaj ĝiaj civitanoj estas memfidaj same kiel aliaj de la nacio pri realigo de modere prospera socio.

"Mi povas fiere diri, ke Tibeto estas senpredece plena de vigleco. Cent floroj floros," Qizhala, prezidanto de regiona registaro, diris uzante ĉinan esprimon por priskribi liberan kaj prosperan tempon.

En televida parolado en antaŭvespero de la Tago de Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj, Qizhala diris, ke tibetanoj memorfestas tiun tagon por rakonti la malluman historion de la malnova Tibeto kaj montri la fundamentajn ŝanĝiĝojn, kiuj okazis en la socialisma nova Tibeto.

La Tago de Emancipiĝo de Servutuloj estis oficiale fiksita je la 28 de marto fare de la regiona leĝdona institucio en 2009 por marki la komencon de tibeta demokratio, kiu finis la feŭdan servutulan sistemon en 1959, liberigante 1 milionon da servutuloj, aŭ 90% de la regiona loĝantaro tiutempe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin