Ĉinio firme oponas viziton de japana oficialulo al Tajvano kaj lernolibron

(GMT+08:00) 2017-03-28 11:51:29     Redaktoro:Mirinda

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio esprimas firman oponon kontraŭ la vizito de japana oficialulo al Tajvano kaj postulas seriozan intertraktadon kun Japanio pri la vizito.

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Kyodo, japana vicministro pri internaj aferoj kaj komunikado Jiro Akama vizitis Tajvanon sabate. Li fariĝis la plej altnivela japana registaroficisto, kiu oficiale vizitis la insulon, ekde 1972.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la vizito de Jiro Akama rompis la japanan promeson al Ĉinio, ke ĝi subtenas nur civilajn kaj regionajn interŝanĝojn kun Tajvano, kaj la principojn de la kvar politikaj dokumentoj konsentitaj de Ĉinio kaj Japanio. Hua diris, ke la tajvana demando koncernas kernajn interesojn de Ĉinio kaj ne povas esti defiita.

Laŭ la Komuna Deklaro de 1972 inter Ĉinio kaj Japanio, la japana registaro plene komprenas kaj respektas la starpunkton de la ĉina registaro pri Tajvano kiel integra parto de la teritorio de Ĉinio.

Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, Japanio promesis plenumi siajn promesojn pri la tajvana demando, sed ĝi multfoje provokis problemojn. La proparolanto diris, ke tio serioze influis la plibonigon de duflankaj rilatoj.

Hua urĝis la japanan flankon forlasi sian konduton de duobla vizaĝo kaj ĉesi iri plu sur la malĝusta vojo.

Estis raportite, ke novaj lernolibroj rajtigitaj por uzo en la japanaj superaj mezlernejoj ekde aprilo de la lasta jaro enhavas pli da priskriboj pri eksteraj kaj defendaj politikoj de la registaro de ĉefministro Shinzo Abe, inkluzive de pretendoj, ke la ĉina insularo Diaoyu estas la "propra" teritorio de Japanio.

Hua diris ke la insularo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj estas parto de la ĉina teritorio kaj Ĉinio havas firmajn decidon kaj volon por defendi sian teritorian suverenecon. Ŝi aldonis, ke Ĉinio urĝas la japanan flankon respekti historion kaj faktojn, instrui al la juna generacio ĝustajn historiajn vidpunktojn, kaj ĉesi krei problemojn pri rilataj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin