Qingming-Festo

(GMT+08:00) 2017-03-29 17:10:00     Redaktoro:Pluveta


Qingming, kiu signifas klaron kaj brilon en la ĉina lingvo, estas la tago por fari oferojn al prauloj. Ĝi falas en la 4an, 5an aŭ 6an de aprilo ĉiujare kaj respondas al la alveno de pli varma vetero, la komenco de printempa plugado, kaj familiaj ekskursoj.

Antaŭ ol mi parolas pri Qingming, mi devas diri ion pri alia antikva okazaĵo, Hanshi, kiu ĉiam venas unu tagon antaŭ Qingming-Festo. Hanshi laŭvorte signifas malvarman manĝaĵon. Oni diras, ke en la sepa jarcento antaŭ la kristana erao dum la periodo Printempoj kaj Aŭtunoj (770-476 a.K.), duko Xian estis la monarko de la regno Jin. Lia plej aĝa filo Shen Sheng devus heredi la tronon post la morto de la patro. Sed duko Xian havis aliajn planojn. Li deziris, ke la filo de lia ŝatata kromedzino Li Ji sukcedu lin kiel la reganto de la regno Jin. Duko Xian, tute neamema patro, murdis la plej aĝan filon Shen Sheng kaj intencis fari la samon al la dua filo, Chong'er, sed Chong'er eksciis pri ĉi tio kaj forkuris.

Dum 19 jaroj, Chong'er kaj lia sekvantaro de lojalaj oficialuloj kaj servistoj vagis senhejmaj. Iutage Chong'er estis tre malsata kaj proksima al morto. Unu el liaj plej fidelaj sekvantoj, Jie Zitui, tranĉis pecon da muskolo el sia propra kruro kaj donis ĝin al sia mastro, tiel savante lian vivon. Fine en la jaro 636 antaŭ la kristana erao, Chong'er sukcese suriris la tronon, kiu estis laŭleĝe lia, kaj ricevis la oficialan titolon de duko Wen de la regno Jin.

Post la surtroniĝo, Chong'er decidis rekompenci oficialulojn, kiuj restis kun li dum la 19-jara vagado. Sed li forgesis Jie Zitui, kiu oferis la karnon de sia kruro. Jie Zitui estis afliktita kaj foriris. Poste Chong'er memoris la oferon de Jie Zitui kaj sendis homojn serĉi lin. Fine oni trovis lin. Chong'er persone petis lian pardonon kaj persvadis lin reveni al la reĝa kortego. Sed Jie Zitui forlasis ilin kaj iris en malproksimajn montojn, tiel ke neniu povis trovi lin. Iu konsilis Chong'er meti fajron al la montoj por devigi Jie Zitui eliri el la montoj, kaj persvadi lin reveni al komfortoj de la vivo en la reĝa domo. Chong'er konsentis pri tio kaj ordonis bruligi la monton, en kiu sin kaŝis Jie Zitui laŭdire. La fajroj furiozis dum tri tagoj, kaj Jie Zitui troviĝis apoganta sin kontraŭ granda arbo, portante sian maljunan patrinon surdorse. Ili ambaŭ estis mortintaj.

Chong'er estis profunde afliktita de tiu tragedio. Li ordonis konstrui templon por honori la memoron de sia plej lojala sekvanto. Li ordonis ankaŭ malpermesi fajrojn en la datreveno de la morto de Jie Zitui. Tial homoj manĝis malvarmajn manĝaĵojn en la tago de Hanshi. Krome, homoj komencis viziti la tombon de Jie Zitui kaj doni siajn respektojn al li.

Ĝis la dinastio Qing (1644-1911) antaŭ ĉirkaŭ 300 jaroj la praktiko de Hanshi aŭ manĝado de malvarmaj manĝaĵoj estis anstataŭigita per Qingming-Festo (Tomb-balaa Tago), kiu nun fariĝis grava okazo por fari oferojn al prauloj.

En antikva Ĉinio, Qingming ne estis la unika tempo por fari oferojn al prauloj. Fakte tiaj ceremonioj estis okazigitaj tre ofte, preskaŭ en ĉiu dua semajno, krom en aliaj gravaj ferioj kaj festoj. La formalaĵoj de tiuj ceremonioj estis ĝenerale komplikaj kaj multekostaj.

Por redukti tiun elspezon, imperiestro Xuanzong de la dinastio Tang (618-907) deklaris en la jaro 732, ke respektoj povas esti formale donitaj antaŭ la tomboj de prauloj nur en la tago de Qingming. Tio estas la kutimo, kiu daŭras ĝis nun. Tiutage homoj vizitas tombojn de siaj prauloj. Ili forigas herbaĉojn kaj forbalaas foliojn. Tial Qingming estas konata ankaŭ kiel la tago por balaado de tomboj. Homoj metas oferaĵojn antaŭ tombo, kovras tombon per nova tero, kaj plantas freŝan salikbranĉon sur tombo por elvoki la memoron pri la forpasinto.

Qingming estas tago ne nur por rememoro, sed ankaŭ por festi la alvenon de printempo, ofte per ekskurso kaj pikniko. Kun la alveno de printempo, naturo vekiĝas, vestante la mondon en verdo. Ĉio estas nova, pura kaj freŝa. Printempo, precipe en Norda Ĉinio, estas la venta sezono, taŭga por flugigi kajtojn. Ne estas surprize, ke fluigo de kajto estas tre populara dum la periodo ĉirkaŭ Qingming. La historio de kajto en Ĉinio estas tre interesa. Oni diras, ke kajto estis elpensita de la fama legenda ĉarpentisto Lu Ban antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

Nuntempe Qingming-Festo fariĝis leĝa ferio de Ĉinio. La moroj iom ŝanĝiĝis, tamen en tiu tago oni ankoraŭ esprimas siajn tristajn pensojn pri forpasintoj en malsamaj manieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin