Xinjiang klopode akcelos la konstruadon de la Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-03-30 10:50:26     Redaktoro:Xiong Shan


En la 12a de marto Shohrat Zakir, deputito de la Nacia Popola Kongreso, vic-sekretario de la partia komitato de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kaj prezidanto de la registaro de tiu regiono, esprimis en gazetara malferma tago de xinjiang-a deputitaro de la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso, ke Xinjiang kaptos la historian ŝancon de la Zono kaj Vojo kaj plupaŝe altigos la nivelon de xinjiang-a ekonomia socia disvolviĝo.

Tiutage respondante la demandon de ĵurnalisto pri tio, kiel Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kaptos la ŝancon de konstruado de la Zono kaj Vojo, Shohrat Zakir diris, ke Xinjiang plene ludos la rolon de kerna regiono de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj klopode konstruos centron de la trafiko, komerco, financo, medicino kaj kulturo kaj eduko de la Silkvoja Ekonomia Zono. Por tio, Xinjiang faris multajn laborojn en strategia plano, konstruado de la malferma platformo kaj aliaj flankoj. Li diris:

"Xinjiang havas regionan avantaĝon en la konstruado de la Zono kaj Vojo. Por disvolvi tiun avantaĝon, Xinjiang plenumis multe preparajn laborojn en jenaj flankoj. Unue, en la flanko de strategia plano Xinjiang faris bonan demonstron kaj publikigis Gvidantajn Proponojn de Konstruado de Silkvoja Ekonomia Zono en Xinjiang. Due, ni rapidigos konstruadon de la malferma platformo."

Xinjiang limtuŝiĝas kun 8 landoj kaj havas 17 ŝtatnivelajn doganejojn. Pro ĝia speciala avantaĝo, Xinjiang povas servi al la internaj lokoj, kaj ankaŭ efike kunlabori kun la landoj sur la itinero de la Silkvojo. Laŭ konigo de Shohrat Zakir, lastatempe Xinjiang fortigis konstruadon de instalaĵoj en fervoja, ŝosea, flughavena kaj retinforma kampoj kaj gajnis atingojn atentitajn. Krome Xinjiang perfektigis konstruadon de la financa sistemo kaj pozitive disvastigis financan kunfandiĝan kanalon.

Shohrat Zakir emfazis, ke profundigi kunlaboron kun tiuj landoj estas la nepra elekto de Xinjiang, kio povas akceli la konstruadon de la Zono kaj Vojo. Li diris:

"Xinjiang limtuŝiĝas kun 8 landoj, kaj tiuj 8 landoj estas sur itinero de la Silkvojo. Se nur ni fortigas kunlaboron kun tiuj landoj, ni povas pli bone ĝui la frukton kune kun tiuj landoj en la konstruado de la Zono kaj Vojo."

En la lastaj jaroj, la iniciato de la Zono kaj Vojo elmetita de Ĉinio ricevis pozitivan respondon de la internacia socio. Fruktoj de Kunlaboroj inter landoj sur la itinero de la Silkvojo pli kaj pli multe aperis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin