Fokusoj de la Semajno (Mar. 31)

(GMT+08:00) 2017-03-31 14:59:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Nov-Zelando konsentis komenci intertraktadon pri altgradigo de duflanka liberkomerca interkonsento en la fino de aprilo.

La konsento estis atingita dum la vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Nov-Zelando, kio metas en tagordon la altgradigon de la liberkomerca interkonsento, kiu validiĝis en 2008.

En komuna gazetara konferenco post intertraktado kun nov-zelanda ĉefministro Bill English, Li diris, ke la altgradigo de la liberkomerca interkonsento akcelos disvolvadon de duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj pli bone profitigos la du popolojn.

La intertraktado tuŝos investon, servan komercon, kvarantenon de bestoj kaj plantoj, la Principon de Origina Produktejo, ekonomion kaj teknikon, elektronikan komercon kaj konkurencajn politikojn.

La ĉina ĉefministro diris, ke la liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Nov-Zelando estas unu el la plej altnormaj subskribitaj inter Ĉinio kaj evoluintaj landoj. La du landoj starigis longtempajn bonajn komercajn rilatojn, kun duflanka komerca kresko pli rapida ol ilia ekonomia kresko. Li ankaŭ vokis al la du landoj kune protekti malferman ekonomion kaj liberan komercon kaj ankaŭ regionan stabilecon kaj tutmondan pacon.

Ĉinio kaj Nov-Zelando subskribis serion da kunlaboraj dokumentoj lunde, inkluzive de agadplano de kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo, permesante aliron de fridigita bovaĵo kaj viando de Nov-Zelando al la ĉina merkato kaj profundigante kunlaboron pri la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris merkrede en la rusa urbo Arkhangelsk, ke Ĉinio kaj Rusio devas kunlabori por grandigi kaj bonigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron.

Wang faris la rimarkojn, kiam li kunprezidis kun rusa vicĉefministro Dmitry Rogozin kunvenon de la komitato por la regula renkontiĝo de registaraj ĉefoj de la du landoj. Li diris, ke danke al persona antaŭenigo de la ĉina kaj rusa ŝtatestroj, la du landoj havis oftajn altnivelajn interŝanĝojn kaj fruktodonan kunlaboron en diversaj kampoj en la lastaj jaroj.

Laŭ Wang, Ĉinio kaj Rusio realigis kreskon de duflanka komerco en 2016 malgraŭ la tutmonda ekonomia recesio, kaj la du landoj konservas bonan tendencon de kresko ĉi-jare.

La ĉina vicĉefministro alvokis la du landojn cementi tiun tendencon en duflanka komerco, grandigi investon kaj antaŭenigi kunlaboron en gravaj projektoj kun strategia signifo. Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas grandigi kaj bonigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron por plene montri la altan nivelon de la ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter la du landoj.

Rogozin diris, ke Rusio alte taksas la disvolviĝon de ĉi tiu partnereco kaj prioritatigas fortigon de rusa-ĉinaj rilatoj en ellaboro de eksteraj politikoj.

Britio merkrede oficiale komencis la historian procezon forlasi la Eŭropan Union, post kiam la letero subskribita de ĉefministro Theresa May estis sendita al gvidantoj de la bloko.

Estas "historia momento, de kiu ni ne povas reveni," May diris al la Ĉambro de Reprezentantoj de la brita parlamento. "Ni atingos aŭdacan kaj ambician liberkomercan interkonsenton kun la EU."

May faris paroladon al la Ĉambro de Reprezentantoj, post kiam la ambasadoro al la EU Tim Barrow persone transdonis la leteron al Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, merkrede tagmeze. Tio komencis la du-jaran periodon de intertraktado pri estontaj rilatoj inter Britio kaj la EU.

Donante oficialan anoncon laŭ Artikolo 50 de la Lisbona Traktato, la letero signifas komencon de la elira procezo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin