Novaĵoj (Aprilo 3)

(GMT+08:00) 2017-04-03 16:08:56     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Karolina kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de Aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping aperigis sian signaturitan artikolon en finnlanda ĵurnalo; Xi Jinping sendis kondolencon post katastrofo de kolombia kotoŝtona fluo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 3an de aprilo, antaŭ ol fari ŝtataferan viziton al Finnlando, la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping aperigis en la finnlanda ĵurnalo Helsingin Sanomat sian signaturitan artikolon titolitan "Amikeco tra la Historio".

En sia artikolo Xi Jinping vortumas:

"En aprilo la arboj kaj herboj burĝonas, la printempa aromo sentiĝas pli kaj pli forte. En tiu ĉi bela sezono, invitite de la prezidento Sauli Ninisto, mi baldaŭ faros oficialan viziton al Finnlando, por tio mi ege ĝojas. "

"Ĝuste ĉi-jare Finnlando memorigas pri sia sendependiĝo de cent jaroj, kaj kun plezuro mi ĝuos la ĝojon kun la finnlanda popolo. Ĉinio kaj Finnlando en la moderna historio havis similan sperton, kaj pro tio Ĉinio havas fortan simpation ĉe la fierosento de la finnlanda nacio. "

"Ĉinio delonge tenas sin en kohera kunlaboro kun Finnlando en internaciaj aferoj kaj subtenas, ke Finnlando ludu pli grandan rolon en tiuj aferoj kaj faru pli multe da kontribuo por la paco kaj evoluado de la mondo. "

Kaj "necesas ĉiuj popoloj kiuj kune skribu novan historian ĉapitron. Estas necesaj la ĉina kaj finnlanda popoloj kiuj kune kunlaboru, kaj kiuj kun ĉiuj popoloj klopodu krei por la homaro pli belan kaj feliĉan morgaŭon."

La 2an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al la kolombia prezidento Juan Manuel Santos Calderón post katastrofo de kotoŝtona fluo. Li esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj transdonis sinceran kondolencon al la familianoj de la viktimoj.

Vespere sabate la Kolombia Ruĝa Kruco konfirmis, ke la koto-ŝtona fluo kaŭzita de torenta pluvego en la urbo Mocoa de la sudokcidenta provinco Putumayo, jam mortigis 234 homojn kaj vundis 220 aliajn.

Kolombia prezidento Juan Manuel Santos Calderón esprimis liveri sufiĉajn medicinrimedojn por sukurado al tiu katastrofa regiono kaj po 6377 usonajn dolarojn al familianoj de viktimoj.

La urbo Mocoa havas preskaŭ 43,7 milojn da loĝantoj kaj la koto-ŝtona fluo okazis frumatene de la 1a de aprilo, kiam plejparto de loĝantoj dormis.

La 2an de aprilo la ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi invitite interparolis en telefono kun la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson.

Yang Jiechi rimarkigis, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Donald Trump baldaŭ renkontiĝos en la bieno Mara-Lago, Florido, Usono, tio nun estas la plej grava afero por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj havas gravan signifon por la disvolviĝado de la dulandaj rilatoj kaj por la akcelo de la paco, stabileco kaj prospero en la regiono Azio kaj Pacifiko kaj eĉ en la mondo. Yang esperis, ke la du flankoj direktiĝu unu al la alia kaj kune faru penadon, por ke la renkontiĝo sukcesu.

Tillerson diris, ke prezidento Donald Trump atendas akcepti prezidanton Xi Jinping en la bieno Mara-Lago; por la estonteco de la dulandaj rilatoj la baldaŭa renkontiĝo de la du ŝtatestroj estas tre grava, kaj Usono efike faros preparajn laborojn en ĉiu flanko kaj volas kune kun Ĉinio certigi, ke la renkontiĝo havu pozitivajn kaj gravajn fruktojn.

Vespere de la 2a de aprilo Aleksandar Vucic, la serba ĉefministro kaj la prezidanto de la Progresa Partio, kiu nun regas, proklamis en la gazetara konferenco okazinta en la sidejo de la partio, ke li venkis en la prezidenta elekto.

La 2an de aprilo en Serbio okazis balotado por prezidenta elekto. Laŭ la nekomplekta statistiko, en 56,56 procentoj de la balotiloj jam kalkulitaj Aleksandar Vucic jam ricevis 57,03 procentojn de la voĉdonoj.

En la gazetara konferenco Aleksandar Vucic diris, ke la nova serba registaro formiĝos ene de du monatoj, kaj dume li ankoraŭ estos serba ĉefministro. Li esprimis sian opinion, ke Serbio persistos en la reformado, batalos kontraŭ korupto, pene aliĝos al EU, kaj tenos amikajn rilatojn kun Rusio kaj Ĉinio.

La 2an de aprilo la humanitara kunagada oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Sudano diris en sia raporto, ke en la tri antaŭaj monatoj de 2017, por eviti malsaton kaj militan tumulton, pli ol 60 mil sudsudanaj rifuĝintoj torentis en la okcidentan kaj sudan partojn de Sudano.

Pli frue la UN-oficejo por rifuĝintoj antaŭkalkulis, ke ĉi-jare eble 60 sudsudanaj rifuĝintoj eniros en Sudanon, sed la nombro de sudsudanaj rifuĝintoj enirintaj Sudanen unuasezone jam superis tiun antaŭsupozitan. La raporto vortumas, ke tio montras, ke la sudsudana situacio dronas en daŭra malboniĝo, kaj oni supozas, ke sin trovas la eblo, ke rifuĝintoj lastatempe atingontaj Sudanon plue kreskos.

Ekde decembro de 2013, kiam eksplodis armita konflikto en Sudsudano, sudsudanaj rifuĝintoj invadis Sudanon. Kaj depost januaro de 2016 pro la situacia fluktuo kaj la manko de nutraĵoj en Sudsudano grandnombraj sudsudanaj rifuĝintoj eniris en Sudanon. Nun en la teritorio de Sudano jam ekzistas pli ol 300 mil sudsudanaj rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin