Novaĵoj (Aprilo 4)

(GMT+08:00) 2017-04-04 17:30:55     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi ekveturis por ŝtata vizito al Finnlando kaj renkontiĝo kun Trump en Usono; Ĉinio kondamnas teroristan atakon en Sankt-Peterburgo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino marde posttagmeze por ŝtata vizito al Finnlando antaŭ vojaĝo al Florido de Usono por renkontiĝo inter ĉina kaj usona ŝtatestroj en Mar-Lago.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis pli frue, ke laŭ la invito de finna prezidento Sauli Niinisto kaj usona prezidento Donald Trump, Xi vizitos Finnlandon de la 4a ĝis la 6a de aprilo kaj renkontiĝos kun Trump en la 6a kaj la 7a de aprilo.

Prezidanto Xi publikigis lunde en la finna ĵurnalo Helsinki Times sian artikolon sub la titolo "Nia Longedaŭra Amikeco" antaŭ sia ŝtata vizito al Finnlando de la 4a ĝis la 6a de aprilo. Dum intervjuo kun raportisto el Ĉina Radio Internacia, Alexis Kouros, ĉefredaktoro de la ĵurnalo, pozitive taksis amikecon kaj kunlaboron inter Finnlando kaj Ĉinio kaj objektive analizis la situacion de rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Kouros diris, ke la plej grava temo de la artikolo de prezidanto Xi estas amikeco inter la du landoj, kaj en la artikolo, Xi atendas daŭrigon de la bonaj rilatoj kaj komunikas ekvilibrajn informojn.

Kouros rimarkigis, ke prezidanto Xi priskribas amikajn sentojn de la du landoj. Ekzemple, Finnlando estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj la unua okcidenta lando, kiu subskribis interregistaran komercan interkonsenton kun Ĉinio; en 1952, Finnlando kiel gastiganto invitis Ĉinion partopreni en la 15aj Someraj Olimpikoj en Helsinko; krome, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Finnlando en Azio en sinsekvaj 14 jaroj.

Kouros memoris, ke li kelkfoje vizitis Ĉinion kaj havas profundan impreson pri la rapida disvolviĝo kaj granda potencialo de Ĉinio. Li diris, ke estas granda potencialo de la duflanka kunlaboro en mediprotekto, informadika tekniko, medicino, mara transporto, ŝipkonstruo kaj komerco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pro la terorista atako lunde en la sankt-peterburga metroo.

Almenaŭ 11 homoj estis mortigitaj kaj 45 aliaj vunditaj en la eksplodo, kiu okazis lunde en la sankt-peterburga metroo inter la stacioj Sennaya Ploschad kaj Teknologia Instituto.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estis konsternita de la novaĵo pri la terorista atako en la sankt-peterburga metroo, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Li diris, ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj volas labori kun Rusio kaj la internacia komunumo por bati terorismon kaj protekti pacon kaj sekurecon de la regiono kaj la mondo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio esprimas profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sinceran simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj. Ŝi akcentis, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Ĉinio volas kunlabori kun Rusio kaj la internacia komunumo por pritrakti la minacon kaj defiojn de terorismo kaj konservi pacon kaj sekurecon.

La Sekureca Konsilio de la UN, Usono kaj la Eŭropa Unio sinsekve publikigis deklarojn, kondamnante teroristan atakon kontraŭ civiluloj en la rusa urbo Sankt-Peterburgo.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon en la rusa urbo Sankt-Peterburgo, kiu mortigis 11 homojn.

En gazetara deklaro, la 15-landa konsilio esprimas profundan simpation pro la viktimoj kaj kondolencon al iliaj familioj kaj ankaŭ la popolo kaj registaro de Rusio. La deklaro diras, ke la membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj al justeco. La membroj de la Sekureca Konsilio ankaŭ urĝas ĉiujn landojn kunlabori kun Rusio tiurilate.

Sean Spicer, proparolanto de la Blanka Domo, diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la usona registaro esprimas plej profundan kondolencon al la familioj de la viktimoj. Li akcentis, ke similaj atakoj kontraŭ ordinaraj homoj atentigas ĉiujn, ke la internacia komunumo devas unuanime bati ĉian perforton. Li aldonis, ke Usono volas liveri helpon al Rusio en enketo pri la okazaĵo.

La Eŭropa Servo por Ekstera Agado publikigis deklaron, kondamnante la atakon kaj esprimante simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la rusa popolo.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke la efektiviganto de la bombatako en la sankt-peterbuga metroo estas fundamente identigita kiel centr-aziano ligita kun siriaj ekstremistoj.

La raporto diris, ke partaj restaĵoj de la atakanto estas trovitaj kaj jam senditaj al koncerna institucio por plua kontrolo. Specialistoj supozis, ke la atakanto kun memfarita eksplodaĵo eniris vagonon de metroo, staris apud la pordo ĉe la mezo de la vagono kaj detonaciigis la eksplodaĵon dum la veturo de la trajno.

La Eŭropa Konsilio pri Eksteraj Aferoj lunde vokis la sirian registaron kaj ĝiajn aliancanojn fari ĉiajn klopodojn por certigi kompletan ĉesigon de malamikaj agoj.

La konsilio kunvenis en la antaŭvespero de la Brusela Konferenco pri subteno al la estonteco de Sirio kaj la regiono, kiu okazos en la 4a kaj la 5a de aprilo

Dum la kunveno, la konsilio adoptis la Strategion de la EU pri Sirio kaj alvokis por kompleta ĉesigo de malamikaj agoj, nuligo de sieĝoj kaj livero de humana helpo al la tuta lando. La strategiaj celoj de la EU en Sirio emfazas meti finon al la milito per vera politika transiro kaj pritrakti la humanitarajn bezonojn de la plej vundeblaj sirianoj.

Dimanĉe posttagmeze en la Respublika Placo en Parizo, okazis amaskunveno por funebri pri ĉino Liu Shaoyao, kiu estis mortpafita de policano en sia hejmo en la 26a de marto. Miloj da ĉinoj en Francio kune honoris la memoron de la mortinto

Pri la okazaĵo, la du partioj havas siajn proprajn argumentojn: la franca polico asertis, ke Liu atakis policanon per tondilo, kaj la lasta pafis al li laŭ pravigebla defendo, dum filino de Liu opiniis, ke la policano entrudiĝis en ilian hejmon kaj pafis al ŝia patro kun tondilo en la mano, malgraŭ la fakto, ke la tondilo estis uzata por senskvamigi fiŝon antaŭ la kuirado.

En la amaskunveno, Ren Limin, prezidanto de la Asocio de Ĉinoj Loĝantaj en Francio, faris paroladon. Li diris, ke la asocio urĝas Francion observi sian promeson, efektivigi enketon kaj juste trakti la kazon kiel eble plej rapide.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin