Novaĵoj (Aprilo 5)

(GMT+08:00) 2017-04-05 16:45:31     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 5a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi atingis Helsinkon por ŝtata vizito al Finnlando; la UN estas profunde maltrankvila pri raportita uzo de kemiaj armiloj en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile atingis Helsinkon por ŝtata vizito al Finnlando.

Kiam la ekskluziva aviadilo de Xi Jinping eniris la teritorian aerspacon de Finnlando, du militaviadiloj de la finnlanda aerarmeo ekflugis por eskortado. Je la 17a horo kaj 55 minutoj laǔ loka tempo la aviadilo de prezidanto Xi atingis la internacian flughavenon de Helsinko. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de finnlanda ministro pri agrikulturo kaj medio Kimmo Tiilikainen, reprezentanto de la finnlanda registaro. Finnlando estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj la unua okcidenta lando, kiu subskribis interregistaran komercan interkonsenton kun Ĉinio; en 1952, Finnlando kiel gastiganto invitis Ĉinion partopreni en la 15aj Someraj Olimpikoj en Helsinko; krome, Ĉinio estis la plej granda komerca partnero de Finnlando en Azio en sinsekvaj 14 jaroj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde diris, ke li estas profunde maltrankviligita de raportoj pri laŭdira uzo de kemiaj armiloj en aeratako en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

Raportoj de amaskomunikiloj diris, ke ĉirkaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj 200 aliaj vunditaj marde en gasatako en la regiono sub la regado de ribeluloj en la suda parto de la provinco Idlib.

Raporto publikigita de proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN diris, ke nun la UN ne povas sendepende kontroli tiujn raportojn.

Laŭ la deklaro, la Fakto-trova Misio de la Organizo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj anoncis, ke ĝi komencis kolekti informojn por kontroli la uzon de kemiaj armiloj.

Guterres ankaŭ rimarkigis, ke la Sekureca Konsilio konstatis, ke la uzo de kemiaj armiloj ie ajn konsistigas seriozan malobservon de internacia juro.

Pli frue, la Siria Observejo de Homaj Rajtoj diris, ke militaviadiloj lanĉis intensajn aeratakojn al la urbo Khan Sheikhoun sub la regado de la ribeluloj en la provinco Idlib, mortigante 58 homojn, plejparte civilulojn. La siria opozicio akuzis la sirian aerarmeon pri la atako.

Marde la siria armeo malkonfirmis la raporton, ke la registara armeo uzis venenan gason en la nordokcidenta provinco Idlib sub la regado de la ribeluloj.

Anonima oficiro el la siria armeo diris, ke la siria armeo neniam uzis, uzas aŭ uzos venenan gason, kaj eble estis atakita iu kemia arsenalo de la ribeluloj en la provinco.

La Siria Observejo de Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Londono, anoncis, ke pli frue en tiu tago iu urbeto en la suda parto de la provinco Idlib suferis aeratakon, kaj la batalaviadiloj uzis venenan gason dum la atako. 58 homoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj

Marde en Tokio altrangaj diplomatoj el Ĉinio kaj Japanio interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj iuj aliaj demandoj de komuna zorgo en regula renkontiĝo.

Kong Xuanyou, adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, rimarkigis en la kunveno, ke ĉi-jare, okaze de la 45a datreveno de la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, duflankaj rilatoj estas en grava historia cirkonstancaro kaj alfrontas ŝancojn kaj defiojn. Li diris, ke la du flankoj devas fortigi la senton de respondeco kaj la senton de krizo por efektivigi la gravan interkonsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj kaj kontinue plibonigi la duflankajn rilatojn en la ĝusta direkto. Li ankaŭ urĝis la japanan flankon teni siajn promesojn kaj agi kun prudento pri iuj sensivaj demandoj kaj fari klopodojn por plibonigi duflankajn rilatojn.

Takeo Akiba, japana vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke Japanio atribuas gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj esperas, ke la du flankoj povos konvene trakti malkonsentojn, plifortigi komunikadon kaj grandigi pozitivajn aspektojn de duflankaj rilatoj por antaŭenigi plu duflankajn rilatojn.

Ĉina delegito diris marde, ke la demando de Darfuro, kiu koncernas politikon, sekurecon, disvolvadon, humanitaran agadon kaj aliajn faktorojn, devas esti pritraktata per ampleksaj rimedoj, kaj politika solvo estas la fundamento kaj ŝlosilo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en rilata kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN. Liu diris, ke la internacia komunumo devas subteni plu la klopodojn de la altnivela efektiviga grupo de la Afrika Unio kiel la mediacianto kaj helpi al la sudana registaro efektivigi la planon de vojmapo kun ribela grupo kaj opozicio en Darfuro, solvi malkonsentojn per dialogo kaj serĉi daŭripovan kaj pacan solvon al la demando. Li esperis, ke koncernaj donacantoj tenos siajn promesojn, kaj helpos al la sudana registaro antaŭenigi infrastrukturan konstruon en Darfuro kaj altigi la lokan kapablon de disvolvado por realigi daŭripovan disvolviĝon de ekonomio kaj socio en Darfuro.

Christine Lagarde, prezidanto de la Internacia Mona Fonduso, marde vokis altigi laborproduktivecon per novaj rimedoj. Ŝi avertis, ke kontinua malrapidiĝo de la kresko de laborproduktiveco minacos la altigon de la vivnivelo de popoloj kaj eĉ la ekonomian kaj socian stabilecon.

Tiutage en la Usona Instituto pri Entreprenoj Lagarde publikigis la plej novan raporton de la esploro pri la tutmonda laborproduktiveco. La raporto diris, ke la negativa influo de la financa krizo ekde 2008 sur la kresko de laborproduktiveco estas pli grava ol la antaŭe opiniita

Ŝi alvokis registarojn de ĉiuj landoj liberigi viglecon de entreprenoj per novaj rimedoj, malpliigi nenecesajn konkurencajn barojn, pliigi investon en edukado kaj liveri favoran impostpolitikon al esploraj institucioj.

La sud-korea Ministerio de Defendo diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko merkrede provpafis balistikan misilon en orientajn akvojn.

Oficialulo el la Ministerio de Defendo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la balista misilo estis pafita je ĉirkaŭ la 6a horo kaj 42 minutoj matene laŭ loka tempo el Sinpo en la provinco Sud-Hamgyeong, en la nordorienta parto de la Korea Demokratia Popola Respubliko. La misilo falis en orientajn akvojn post la flugo de 60 kilometroj.

La militaj aŭtoritatoj de Sud-Koreio kaj Usono ankoraŭ analizas, kiu tipo estas la pafita misilo.

La novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke ĝi ne estas interkontinenta balista misilo aŭ submare pafita balista misilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin