Song Yingfang, direktorino de Anĝela Infana Ĥoro: Mi havas revon pri ĥoro

(GMT+08:00) 2017-04-05 10:09:01     Redaktoro:Mirinda

En Ĉinio, multaj gepatroj ŝatas sendi siajn gefilojn al diversaj artaj kursoj, dezirante ilian elstarecon kun talento. Sed cento da infanoj de la Anĝela Infana Ĥoro diligente lernas la ĥoron por sendi la komunan voĉon. Tio estas kompreno de s-ino Song Yingfang, direktorino de la ĥoro. "Ni lernas, ke en la ĥoro ne ekzistas mi, sed ni. Mi de infaneco akceptis tian edukon. La infanoj estas ĉio de ni. Bona instruisto ŝanĝos la vivon de la infano."

Song Yingfang kun prof. Wu Lingfen

La kreado de Song Yingfang venas el ŝia revo pri ĥoro. Ŝi eniris la ĥoron kaj estis trejnita de ĉina fama ĥordirektorino, vicprezidanto de la konsilio de Ĉina Ĥora Asocio prof. Wu Lingfen. Poste ŝi studis en la muzika grupo de konata mezlernejo kaj servis kiel muzika instruisto post diplomiĝo. Fakte la ĥoro neniam foriris el ŝia vivo. La revo pri ĥoro estis metita en ŝia koro kiel semo kaj atendas disflori. 

"Mi mem kreskis en la ĥoro, ĉar mi ŝatas tiun artformon. Fakte mi havas la revon pri ĥoro, kiu estas establi la propran ĥoron. Mi esperas, ke la ĥoro de Ĉinio estos popularigita kaj pli kaj pli multaj ĉinoj partoprenos en la ĥoro kaj ĝuos feliĉon en ĥoro. Tio estas origino de establo de la Anĝela Infana Ĥoro."

En sia instruado, s-ino Song plie sentis, ke en lernejoj malfacile realiĝis la sistema ĥora edukado dezirata de ŝi. En 2011, ŝi forlasis la lernejon kaj establis "Sunluman Anĝelan Ĥoron" kune kun du amikoj. La du vortoj "sunlumo" kaj "anĝelo" en la nomo venas respektive el difinoj de ŝi kaj ŝia edzo s-ro Li Xuelei pri la ĥoro. En 2015 la ĥoro estis renomumita kiel la Anĝela Infana Ĥoro, la edzo Li ĉiam estas firma subtenanto al entreprenado de s-ino Song. Li Xuelei, kiu lernis pentradon je pli ol dek jaroj, dezajnis la signon de la ĥoro laŭ la figuro de Song Yingfang. De stimulo al entreprenado al projektado por la ĥoro, s-ro Li, kiu sin dediĉas al dezajno de eduka marko, ludas la rolon ne nur de amanto, sed ankaŭ de dezajnisto de la ĥoro. Li Xuelei, ĝenerala direktoro pri dezajno de Yudong Kultura Media Kompanio diris:

"La Anĝela Infana Ĥoro estas la marko, kiun mi volas dezajni. Mi kaj Fangfang havas kompletigecon en karakteroj. Ŝi havas multajn ideojn kaj fortan efektivigan kapablon. Mi ne komprenas la ĥoron verdire, sed mi povas trovi mankojn kaj disvolvan tendencon de la ĥoro. Mi penas, ke ni havas kompletigajn rigardpunktojn, kiuj favoras al disvolvado de la ĥoro."

Malsukceso estas deviga leciono por ĉiuj entreprenantoj, ne esceptas Song. Post unu semajno de starigo de la ĥora trejnado, la ĥorestro neatendite sin retiris. Tio forte skuis du amikojn de entreprenado, tamen Song Yingfang, subtenate de ŝia edzo, elektis persistemon. Ŝi telefonis al gepatroj de 40 membroj de la ĥoro kaj eksplikis por gajni komprenon. Fine nur pli ol 10 infanoj restis en la ĥoro kaj por trovi taŭgan instruiston por ili, Song Yingfang petis konatan direktorinon prof. Ni Danxia en neĝado je horoj. Tio multe kortuŝis la profesorinon, kiu fine subtenis ŝin en la plej malfacila tempo.  

Anĝela Infana Ĥoro kun s-ino Peng Liyuan

En 2012, Song Yingfang filmis muzikan dramon por la ĥoristetoj. Estas surprizite, ke tiu ĉi video gajnis por infanoj de la ĥoro la unuan ŝancon de oficiala prezentado antaŭ la publiko. En la inaŭgura ceremonio de starigo de fluglinio de Zurika Flugkompanio, la Anĝela Infana Ĥoro oficiale eniris en vidkampon de la publiko. Song Yingfang pensis, ke la ĥoro estos grandigita al 50 membroj, aŭ cent. Post du jaroj, realiĝis tiu deziro. En 2014, Song Yingfang kaj 100 infanaj ĥoristoj suriris scenejon de inaŭguro de ĉina vira basketbala profesia konkurso (CBA). Knabino Ni Mojun estas unu el la unuaj membroj de la ĥoro, nun ŝi jam estas lernanto de la meza lernejo. Ŝia patrino, s-ino Lou Tianshu estas tre ĝoja pro la ŝanĝiĝoj de la filino en la ĥoro.

"En la ĥoro, mia filino akiris persistemon kaj muzikan talenton. Verdire, trihora trejnado ĉiu semajno estas longa defio por infanoj. Tamen ŝi persistas ĝis nun, kaj tio favoras al ŝia kresko en estonteco. La persistemo de mia filino kompakte dankas al pacienco kaj instruado de estrino Song kaj aliaj instruistoj. Ĉiufoje mia filino tre ĝojas iri al la ĥoro kaj ellasas la premon."

Nun la Anĝela Infana Ĥoro konsistas el kvar grupoj kun preskaŭ 200 membroj. En 2012, la ĥoro prezentis la kanton "Brakumu Vin" pri protekto de sovaĝaj animaloj. Pro tio, la ĥoro estis unuafoje rimarkita de organizoj de publika bono. Fakte la bonkora ago ne estas hazarda, sed venas el la revo pri publika bono de Song Yingfang.

"La koncepto de disvolvado de nia teamo estas publika bono kaj modo. Nun ni havas kunlaborecon kun multaj konataj organizoj de publika bono de Pekino. Mi opinias, ke la plej ĉefa valoro de muziko estas ĝia socia funkcio, kiel muzika portilo, ni devas ludi pli grande la rolon de ĥoro en socia funkcio."

Poste la kanto "Espero" verkita kaj prezentita de la Anĝela Infana Ĥoro, kiu atentas per la kanto infanojn, kies gepatroj laboras fore de hejmloko, altiris 4 800 milojn da spektantoj surrete dum unu semajno. Per la kanto "Malfermu la Lampon", ĉeftema kanto de la programo "Unu Horo de Terglobo" de la Monda Natura Fonduso, la Anĝela Infana Ĥoro estis nomita de mediatoj kiel "la plej bela infana ĥoro por publika bono". Ĝis nun membroj de la ĥoro jam partoprenis en pli ol cent aktivadoj de publika intereso. En la okuloj de geknaboj, la scenejoj ne diferencas, tamen la socia funkcio vere estis grandigita per ilia klopodo. La revo pri ĥoro de Song Yingfang havas pliajn kolorojn. Februare ĉijare per sugesto kaj propono de la edzo, Song Yingfang kunlaboris kun Pekina Blindula Lernejo kaj establis la "Lunluman Infanan Ĥoron", konsistantan el pli ol 20 blindaj geknaboj. Al respondeca entrepreno, tio estas la unua paŝo por ilia publikbona afero. S-ino Song diris:

"En tiom da jaroj, ni ĉiam sin dediĉis al diversaj publikbonaj aktivadoj kaj ni ĉiam ludis la rolon de partoprenanto. Tamen mi pensas, kion ni devas fari por la socio, kial ni ne gvidas iujn projekojn de publika bono? Baze de ĥoro, ni devas plie fari por publika bono kaj helpi pliajn homojn."

Antaŭ kelkaj tagoj, Song Yingfang ricevis invitilon de aŭstria tre konata ĥoro Viena Knaba Ĥoro. Niaj amindaj anĝeloj iros plu sur la vojo de ĥoro kaj la revo de Song Yingfang pri ĥoro estas realigita. Ŝi diris, ke en la estonteco, ŝi volas studi pri influo de ĥoro al kresko de la infanoj kaj establi edukan teorian sistemon pri ĥoro. Estas kredeble, ke la semo de ŝia revo pri ĥoro bonvenigos rikoltan sezonon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin