Novaĵoj (Aprilo 6)

(GMT+08:00) 2017-04-06 16:30:01     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 6a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto interparolis kun sia finna paralelulo; Ĉinio kaj Finnlando konsentis starigi estontec-orientitan novtipan kunlaboran partnerecon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Finnlando merkrede konsentis starigi kaj antaŭenigi novtipan kunlaboran partnerecon orientitan al la estonteco. Ambaŭ flankoj promesis fortigi politikan reciprokan fidon kaj profundigi pragmatan kunlaboron.

Dum intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia finna paralelulo Sauli Niinisto, la du ŝtatestroj akcentis, ke starigo de strategiaj duflankaj rilatoj, kiuj estas antaŭenrigardaj kaj marŝas kun la epoko, konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Finnlando estas bonaj amikoj kaj partneroj, kiuj respektas unu la alian, traktas unu la alian kiel egaluloj kaj ĝuas reciprokprofitan kunlaboron, kaj la popoloj de la du landoj ĉiam estas amikaj unu al la alia. Xi rimarkigis, ke la disvolvaj bezonoj de Ĉinio kaj Finnlando povas kompletigi unu la alian. Li vokis la du flankojn pliigi altnivelajn interŝanĝojn, starigi strategian reciprokan fidon, ekspluati potencialon por kunlaboro kaj subteni unu la alian en disvolvado.

Niinisto esprimis varman bonvenon al la ĉina prezidanto por lia vizito okaze de la centjara jubileo de la sendependiĝo de Finnlando. Li diris, ke Finnlando alte taksas atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj ĝian gravan rolon en internaciaj aferoj. Li akcentis, ke la finna flanko esperas efektivigi pli altnivelajn kontaktojn kaj interŝanĝojn en ĉiuj kampoj kun Ĉinio, kaj profundigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investo, novigo, mediprotekto, turismo, vintraj sportoj kaj la arktaj aferoj kaj ankaŭ en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke Finnlando ankaŭ volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri gravaj internaciaj demandoj kaj antaŭenigi pli striktan kunlaboron inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.

Tiutage prezidanto Xi ankaŭ intervidiĝis kun finna parlamenta prezidanto Maria Lohela merkrede en Helsinko.

Xi montris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Finnlando kaj volas labori kun Finnlando por altigi la rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn. Xi laŭdis prezidanton Lohela pro ŝia akcelo de interŝanĝoj inter la leĝdonaj institucioj de la du landoj, dirante, ke la ĉina flanko subtenas la du leĝdonajn instituciojn en plibonigo de la nuna kunlabora mekanismo kaj pozitiva kontribuo al striktigo de la duflankaj rilatoj kaj kunlaboroj.

Lohela asertis, ke la finna parlamento volas profundigi kunlaboron kun la ĉina leĝdona institucio, precipe akceli interŝanĝojn inter junaj leĝdonantoj de la du landoj.

Xi intervidiĝis ankaŭ kun finna ĉefministro Juha Sipilä en la sama tago.

Ĉinio kaj Finnlando konfirmis la starigon de estontec-orientita novtipa kunlabora partnereco en komuna deklaro publikigita merkrede dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la nord-eŭropa lando.

Laŭdante la progreson akiritan de Ĉinio kaj Finnlando en duflankaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1950, la dokumento diris, ke la du landoj konsentis plifortigi politikan reciprokan fidon kaj ekspansiigi kaj profundigi kunlaboron por profitigi la du popolojn. Ĝi diris, ke la estontec-orientita novtipa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Finnlando estas komplementa al la ĉina-eŭropunia ampleksa strategia partnereco.

Laŭ la deklaro, la du flankoj plivastigos kaj profundigos pragmatan kunlaboron en la kampoj, kiel ekzemple dudirektaj komerco kaj investo, novigo, mediprotekto kaj urbanizado.

Ĉinio kaj Pakistano merkrede konsentis antaŭenigi plu sian ĉiaveteran partnerecon de strategia kunlaboro.

La promeso estis farita dum renkontiĝo inter Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kaj Mian Raza Rabbani, prezidanto de la pakistana senato, en Pekino.

Yu diris, ke la ĉina-pakistana ĉiavetera partnereco de strategia kunlaboro rapide disvolviĝis de post la oficiala vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Pakistano en 2015. Li alvokis la du landojn labori kune por akceli la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj efektivigi la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo.

Rabbani diris, ke Pakistano kaj Ĉinio ĝuas longan historion de amikeco kun ĉiam pli proksimaj rilatoj, kiuj eltenis la provon de historio. Li atentigis, ke disvolvi rilatojn kun Ĉinio estas ne nur la angulŝtono de la pakistana diplomatio, sed ankaŭ la konsento de ĉiuj politikaj partioj de la lando.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede, ke Ĉinio refoje alvokas koncernajn partiojn subteni plu la rekomencon de intertraktado pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Laŭ la sud-korea Ministerio de Defendo, la Korea Demokratia Popola Respubliko merkrede provpafis balistan misilon en orientajn akvojn.

Hua diris, ke rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN havas klarajn kondiĉojn pri ĵetado uzanta teknikojn de balista misilo fare de la KDPR. Ŝi diris, ke sub la nunaj cirkonstancoj, ĉiuj rilataj partioj devas sin deteni plu kaj eviti plialtigon de regiona streĉeco.

Eŭropa Parlamento merkrede adoptis la rezolucion, detalante ĉefajn kondiĉojn por la intertraktado kun Britio pri la eliro el la Eŭropa Unio.

La rezolucio voĉdonita per 516 voĉoj kontraŭ 133, kun 50 sindetenoj, diris, ke antaŭ ol eliri el la Eŭropa Unio, Britio ne devas fari komercan intertraktadon kun tria partio aŭ duflankan intertraktadon kun aliaj membroj de la EU pri procezo de la eliro kaj estontaj rilatoj, alie ĝi malobeos leĝojn de la EU.

La rezoucio rimarkigis, ke antaŭ oficiala eliro el la EU, Britio ankoraŭ ĝuas rajtojn kiel membro de la EU, kaj samtempe ĝi devas plenumi siajn devojn, inkluzive de financa promeso. Ĝi emfazis, ke Britio devas meti interesojn de siaj civitanoj sur la unuan lokon kaj certigi, ke civitanoj de la EU en Britio kaj britanoj en la EU akiru justan traktadon.

Merkrede en Istanbulo, la plej granda urbo de Turkio, inaŭguriĝis la 20a Eŭrazia Ekonomia Pintkunveno. Ĝi alvokis akceli liberan komercon kaj antaŭenpuŝi regionan ekonomian kunfandiĝon.

Ibrahim Caglar, prezidanto de la Istanbula Ĉambro de Komerco alvokis en la pintkunveno, ke eŭraziaj landoj alprenu rimedojn por antaŭenpuŝi regionan ekonomian kunfandiĝon. Caglar diris, ke laŭ geopolitiko, loĝantaro, energifonto kaj tutmonda komerco, Eŭrazio okupas strategian pozicion en politiko kaj ekonomio de la mondo kaj bezonas plene mobilizi regionajn resursojn kaj fortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin