Meng Yizhou: per inĝenieco, por origina intenco

(GMT+08:00) 2017-04-06 13:04:07     Redaktoro:Li Lu

En la jaro 2008 la filmo nomita < If You Are The One> (Se Vi Estas la Unika) estis publikigita, la kako Fondant estis konita de la spektantoj. Meng Yizhou estas la desegnanto de la kako en la filmo, ŝi spertis la eniran kaj kreskan procezojn de la kako Fondant. Post sia lernado kaj praktikado, ŝi jam fariĝas unu el la gvidantoj de la vento de la kako Fondant en Ĉinio. Post preskaŭ dek jaroj, Meng Yizhou ankoraŭ mane faras ĉiujn kakojn por siaj klientoj kaj laboras per inĝenieco kaj por origina intenco.

Tianjin Teknoligia kaj Ekonomia Universitato estas la unika universitato kiu havas sperton pri ludila desegnado, do ŝia reva universitato estis ĝi. Meng Yi zhou diris, ke ĉiuj aferoj en ŝia vivo devas esti interesaj, la principo ne nur estis prezentita per la elekto de universitato, sed ankaŭ per la elekto de laboro. Kiam Meng Yizhou diplomiĝis el universitato, ŝi iris al Pekino kaj aliĝis en entreprena kompanio, kiu ĉefe faras la kakon Fondant.

"Mi laboris tri jaroj en Pekino, tiam la estroj de la kompanio estas junuloj. Ili havas sufiĉajn varmecojn al la kakfarado. Tiam kiam ni faris kakon Fondant, ni havis malmultajn konkurantojn, samtempe ni ne havis sufiĉajn librojn, materialojn kaj kapablojn por bone fari kakon Fondant. Niaj estroj invitis famajn kakistojn en Ĉinio por instrui nin kiel desegni, kiel fari kaj kiel ŝanĝi la recepton de kako Fondant. La procezo estis tre interesa, ŝanjnis ke ni ĉiuj estis eksperimentistoj."

La kako Fondant orignis el Britio kaj estis populatita en Usono, kakistoj uzas la bonkvalitan kremon sed ne homfarita kremon por fari kaj desegni ĝin, do la kako Fondant ne nur estas bela sed ankaŭ estas sana. Meng Yizhou lernis multe el la kakinstruistoj kaj pli multe konis la gravecon de materialoj, do ŝi decidis reveni al sia hejmloko——la urbo Zhu Cheng, Shandong-provinco, kaj malfermi dolĉaĵejon por bonigi la kakajn kvalitojn en ŝia hejmloko.

"Mia amato estas desegnisto, sed kiam li diplomiĝis el universitato, li fariĝis vendiston, fakte li ne ŝatas la laboron kaj volas fari kaj desegni kakon Fondant kun mi. Do ni kune forlasis niajn laborojn kaj revenis al nia hejmloko por fari entreprenadon. Ni jam havis la planon kaj desegnon de nia dolĉaĵejo antaŭ kelkaj jaroj, la klientoj sentos freŝon kaj varmon kiam ili eniris en la dolĉaĵejo."

Meng Yizhou diris, ke komence ŝi ne malfermis la dolĉaĵon sed faris kakon hejme, ĉar ŝi ne konas kiom da klientoj povos akcepti sian novstilan kakon, kiu estas iomete multekosta ol aliaj tradiciaj kakoj.

"Komence multaj homoj ne povis akcepti niajn kakojn, ili ankoraŭ multe aĉetas tradiciajn kakojn. Kvankam ni faras kakon hejme, nia kosto estis ŝparita, tamen la materialaj kostoj estas multajn, do la kakoj ankoraŭ estas multekostaj. Ni ofte diras al niaj klientoj, kial niaj kakoj estas bongustaj, kial ili estas multekostaj, kio estas la diferenco inter niaj kakoj kaj la tradiciaj kakoj. Nuntempe, pli kaj pli multaj homoj ŝatas kaj aprobas niajn kakojn."

En la jaro 2014 la dolĉaĵo Yizhou estis malfermita, tiujare ili organizis geedziĝan ceremonion. Ĝis nun, ilia dolĉaĵejo jam bone iris preskaŭ tri jarojn. Meng Yizhou kaj ŝia edzo kune aranĝas la dolĉaĵejon kaj plenumas ĉiujn kakajn ordojn. Limitite de la fara kapablo kaj tempo, ĉiutage Meng Yizhou nur povas akcepti limitajn ordojn. De la jaro 2011 ĝis nun, Meng Yizhou faras kakojn ne nur al ŝiaj familianoj kaj amikoj, sed ankaŭ klientoj en sia hejmloko. Venonte, ŝi planas vastigi sian dolĉaĵejon kaj bonigi sian maŝinojn kaj materialojn kaj fari pli bonkvalitajn kaj bongustajn kakojn al klientoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin