Fokusoj de la Semajno (Apr. 07)

(GMT+08:00) 2017-04-07 09:17:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Finnlando merkrede konsentis starigi kaj antaŭenigi novtipan kunlaboran partnerecon orientitan al la estonteco. Ambaŭ flankoj promesis fortigi politikan reciprokan fidon kaj profundigi pragmatan kunlaboron.

Dum intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia finna paralelulo Sauli Niinisto, la du ŝtatestroj akcentis, ke starigo de strategiaj duflankaj rilatoj, kiuj estas antaŭenrigardaj kaj marŝas kun la epoko, konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Komuna deklaro publikigita post la interparolo de la du ŝtatestroj aklamis la progreson akiritan de Ĉinio kaj Finnlando en duflankaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1950. La dokumento diris, ke la du landoj konsentis plifortigi politikan reciprokan fidon kaj ekspansiigi kaj profundigi kunlaboron por profitigi la du popolojn. Ĝi diris, ke la estontec-orientita novtipa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Finnlando estas komplementa al la ĉina-eŭropunia ampleksa strategia partnereco.

Laŭ la deklaro, la du flankoj vastigos kaj profundigos pragmatan kunlaboron en la kampoj, kiel ekzemple dudirektaj komerco kaj investo, novigo, mediprotekto kaj urbanizado.

Ĉinaj gvidantoj marde sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al la rusa flanko pro la terorista atako lunde en la sankt-peterburga metroo.

Entute 14 homoj estis mortigitaj kaj dekoj da aliaj vunditaj en la eksplodo, kiu okazis lunde en la sankt-peterburga metroo inter la stacioj Sennaya Ploschad kaj Teknologia Instituto.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la mesaĝo sendita al rusa prezidento Vladimir Putin, ke li estis konsternita de la novaĵo pri la terorista atako en la sankt-peterburga metroo, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo li profunde funebras pri la viktimoj de la atako kaj esprimas sinceran kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. Li akcentas, ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj volas fortigi kontraŭterorisman kunlaboron kun Rusio kaj la internacia komunumo por protekti pacon kaj sekurecon de la regiono kaj la mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al sia rusa kolego Dmitry Medvedev, esprimante kondolencon pro la terorista atako. Li diris, ke en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo li funebras pri la viktimoj kaj sincere kondolencas la familiojn de la viktimoj.

Ĉina delegito diris merkrede, ke Ĉinio subtenas la Organizon por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj kaj rilatajn establojn de la UN en efektivigo de ampleksa, objektiva kaj justa enketo pri uzo de kemiaĵoj kiel armiloj en Sirio.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio pri raportita atako per kemia armilo en Sirio.

Estas raporto, ke almenaŭ 70 homoj estis mortigitaj kaj 200 aliaj vunditaj marde en gas-atako en la regiono regata de ribeluloj en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

Liu diris, ke Ĉinio estas profunde konsternita de la suspektata uzo de kemiaĵoj kiel armiloj, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da civiluloj.

Li diris, ke estis pluraj kazoj pri uzo de kemiaĵoj kiel armiloj en Sirio, tial Ĉinio subtenas la Organizon por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj en la esploro pri ĉiuj kazoj por atingi konkludojn bazitajn sur substanca atesto, kiu povas elteni la provon de tempo kaj faktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin