Novaĵoj (Aprilo 10)

(GMT+08:00) 2017-04-10 17:34:31     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ministro pri eksterlandaj aferoj resumas atingojn de la ŝtata vizito de prezidanto Xi al Finnlando kaj lia renkontiĝo kun Trump en Florido; Ĉinio atendas vastan aplikadon de artefarita inteligenteco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian oficialan viziton al Finnlando kaj renkontiĝon kun sia usona paralelulo Donald Trump en la feriejo Mar-Lago en la usona ŝtato Florido de la 4a ĝis la 7a de aprilo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi resumis la atingojn de la vizito kaj la renkontiĝo.

Wang diris, ke la mondo spertas grandajn ŝanĝiĝojn kaj ĝustigojn senprecedencajn en jarcento. En la evoluo de la internacia strukturo, la disvolvado de enlandaj kaj eksteraj politikoj de la nova usona registaro altiras tutmondan atenton, dum novaj cirkonstancoj okazis en la eŭropa integriĝa procezo.

Wang diris, ke la vojaĝo de prezidanto Xi, kiu fukusiĝis al du landoj, tuŝis du kontinentojn de Eŭropo kaj Ameriko, altiris tutmondan atenton kaj havis grandan signifon. Tiu ĉi sukcesa kaj fruktodona vojaĝo pliigis stabilecon kaj aldonis pozitivan energion al la internacia situacio.

Wang akcentis, ke la ĉina-finnaj rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝo de la internacia situacio, subtenis stabilan kaj sanan disvolviĝon, kaj fariĝis la modelo de duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Tiu ĉi unua ŝtata vizito de Xi kiel ĉina prezidanto al Finnlando komencis novan etapon de duflankaj rilatoj, kun konfirmo de la starigo de estontec-orientita novtipa kunlabora partnereco en komuna deklaro, kiu estis la kerna politika atingo de la vizito, levante la rilatojn al nova alteco kaj liverante fortan gvidadon.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Usono estas du grandaj landoj kun tutmonda influo, kaj la graveco de iliaj rilatoj estas memevidenta. Li atentigis, ke subteni daŭripovan, sanan kaj stabilan disvolvadon de ĉina-usonaj rilatoj ne nur konformas al la interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ plenumas la komunan atendon de la internacia komunumo.

Dum la du-taga vojaĝo al la usona urbeto Palm-Plaĝo, Xi renkontiĝis kun Trump en kelkaj okazoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravajn konsentojn. Wang aldonis, ke la du flankoj konsentis, ke la renkontiĝo estas pozitiva kaj fruktodona, ĉar ĝi plibonigis reciprokan komprenon kaj konfidon inter la du gvidantoj.

Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brazila prezidento Michel Temer interŝanĝis buŝajn mesaĝojn, reasertante gravecon atribuitan al la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Temer diris, ke li tre ĝojas ĉeesti la pintkunvenon kaj fari ŝtatan viziton al Ĉinio kaj esperas, ke la du flankoj kune klopodos por profundigi kunlaboron. Li aldonis, ke li dankas la ĉinan flankon pro la solviĝo de la demando pri eksporto de brazilaj viandaĵoj al Ĉinio.

Xi bonvenigis Temer ĉeesti la 9an pintkunvenon de BRICS-landoj, kiu okazos septembre en la ĉina urbo Xiamen, kaj esperis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj stabile kaj sane disvolviĝos por pli multe profitigi la du popolojn.

Altranga oficialulo diris dimanĉe, ke Ĉinio havas grandan potencialon en aplikado de artefarita inteligenteco.

Liu Lihua, vicministro pri industrio kaj informadika tekniko, diris, ke ĉinaj esploristoj kaj entreprenistoj estas inter la plej bonaj en la mondo, kun teknikaj novigoj kaj bonaj gajnoj en la sektoro.

Liu diris, ke esploristoj el ĉinaj entreprenoj kiel ekzemple iFlytek, Alibaba kaj Baidu partoprenis en la studo de la mondaj gravaj teknikoj de artefarita inteligenteco. Li aludis la teknikojn de plifortiga lernado, pago per vizaĝo kaj memstiraj kamionoj. Dimanĉe la elakviga buroo de la ĉina Ministerio pri Transportado sukcese finis la provon de submara roboto de la nivelo de 3 000 metroj, kio signifas, ke Ĉinio jam kapablas fari elakvigon el la maro profunda je 3 000 metroj.

La komandejo de la rusa-irana komuna agado en Sirio dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke Rusio kaj Irano kiel aliancanoj de Sirio forte reagos al agreso kontraŭ Sirio.

La deklaro diris, ke la milita atako de Usono kontraŭ Sirio, kiu superpasis la ruĝan linion kaj atencis la suverenecon de Sirio, estas danĝera precedenco. Ĝi akcentis, ke Rusio kaj Irano forte reagos al ia ajn agreso el iu ajn partio kontraŭ Sirio. La deklaro akuzis Usonon, ke ĝi efektivigis militan atakon kontraŭ Sirio sen permeso de la UN kaj konstato de la kemia atako. Ĝi aldonis, ke aliancanoj de la siria registaro fortigos la subtenon al Sirio.

Alĝeria oficialulo dimanĉe anoncis, ke Alĝerio starigos mekanismon de interkonsiliĝo kun la Eŭropa Unio por kune bati terorismon, kiu minacas la regionan sekurecon.

Alĝeria ministro pri aferoj de Magrebo, la Afrika Unio kaj la Eŭropa Unio Abdelkader Messahel fari la anoncon post interparolo kun vizitanta supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini.

Messahel diris, ke la du flankoj venis en akordon pri starigo de la mekanismo de interkonsiliĝo pri batalo kontraŭ terorismo. Li akcentis, ke bato kontraŭ terorismo estas grava enhavo de kunlaboro inter Alĝerio kaj la EU kaj la du flankoj vastigos la kampon de kunlaboro kadre de tiu ĉi mekanismo.

Mogherini diris, ke la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri bato kontraŭ terorismo kaj ekstremismo. Ŝi opiniis, ke Alĝerio estas tre sperta en tiu ĉi kampo kaj la EU profitos de la kunlaboro.

Okazis du bombatakoj en kristanaj preĝejoj en la egipta centra urbo Tanta kaj la norda havenurbo Aleksandrio dimanĉe laŭ loka tempo, kiuj rezultigis la morton de 47 homoj. Egipta prezidento Abdel-Fattah El-Sisi deklaris tri-monatan urĝan staton de la tuta lando.

La elakvigita pasaĝerŝipo Sewol estis trenita al la kajo en Mokpo de la sud-korea provinco Jeollanam-do, kio markis glatan finon de la elakvigo efektvigita de la Ŝanhaja Sava Kompanio.

La sud-korea pasaĝerŝipo Sewol portanta 476 homojn sinkis en la maro en la 16a de aprilo de 2014. Entute 172 homoj estis savitaj, 295 aliaj mortis kaj 9 restas malaperintaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin