Ĉina korpofortiganto Wang Deshun

(GMT+08:00) 2017-04-11 09:35:03     Redaktoro:Selena

El: Ge Wu/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Wang Deshun, pli ol 80-jara viro, nun fariĝas famulo en Ĉinio. Li komencis korpoekzercadon en sia 50-jaraĝo kaj havis ventro-muskolon en la 70-jaraĝo. Kiam li estis 79-jara, li faris prezentadon kiel modelo sur prezentejo de Ĉina Internacia Fasona Semajno kaj tuj fariĝis famulo en la ĉina moda rondo. Oni honore nomis lin kiel "ĉina plej ĉarma avo". Nun li servas kiel proparolanto de iu korpofortiga marko.

"Kiel sciate, ke la korpofortigo estas iom peniga afero, kiu hardas kaj muskolojn kaj spiriton. Fakte tia spirito de persistemo estas ankaŭ tre grava por la nacio!"

Laŭ raporto, ĝis la jaro 2006 la nombro de homoj, kiuj faradis gimnastikajn ekzercojn en Ĉinio, kalkuliĝis al pli ol 6 milionoj. En Ĉinio kurado jam fariĝas tre populara korpoekzerco, kaj multaj ĉinaj urboj grandaj aŭ malgrandaj sinsekve okazigas maratonajn vetkurojn. Cetere nuntempe la vendsumo kaj profito de sportaj produktoj kun famaj markoj en Ĉinio konservas la bonan tendencon de disvolvado.

Fronte al tia stato, kial ne havi la fidon pri la disvolvado de la ĉina sporta kaj korpoekzerca merkato? Colin Currie, ĝenerala direktoro de la marko Adidas en la granda zono de Ĉinio, diris: "antaŭ tri jaroj, mi faris neniajn korpajn ludojn, kaj nun mi faras sporton trifoje en ĉiu semajno. En nia laborejo okazas korpoekzercaj lecionoj en la libera tempo en ĉiu tago. Ĉio ĉi montras, ke ĉinaj klientoj altigas sian vivkvaliton per sporto."

Kiel unu el famaj sportaj markoj, Reebok fokusiĝis al la korpofortiga kampo en 2010, kaj nun komencis sian ambician planon en Ĉinio. Ĝenerala direktoro Matt O'toole diris, ke tio estas tre granda oportuno: "por esti la plej bona marko en la mondo, necesas premiso okupi la unuan lokon en Ĉinio. Ĉinio sendube estas la plej rapide disvolviĝanta merkato de la korpofortigo en la mondo."

El: Niu Daqing/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Wang Deshun, unu el plej fruaj korpofortigantoj, estas kontenta pri sia rolo: "antaŭ 30 jaroj en Ĉinio ne troviĝis gimnastikejoj, nur ekzercejoj en hoteloj, kiuj estis uzataj speciale por alilandanoj. Kaj nun la korpoekzerca afero vigle kaj prospere disvolviĝas en Ĉinio! Iu retano sendis mesaĝon al mi en sociala retejo dirante: 'Avo, mi komencis korpoekzercon influate de vi. Mi estas tre kontenta kaj sentas grandan plezuron.'

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin