Novaĵoj (Aprilo 11)

(GMT+08:00) 2017-04-11 16:50:23     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Birmo substrekas kungajnan kunlaboron por antaŭenigi rilatojn; Ĉefministro Li Keqiang donis mandaton al Lam Cheng Yuet-ngor kiel la ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun birma prezidento U Htin Kyaw. La du ŝtatestroj unuanime konsentis, ke la du landoj devas persisti en bona tradicio de divido de feliĉo kaj malfeliĉo, sekvi la politikon de respekto kaj reciprokprofita kunlaboro kaj akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de ĉina-birmaj rilatoj por pli multe profitigi la du popolojn.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Birmo estas najbaroj; en la pasintaj 67 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, duflankaj rilatoj akiris bonan disvolvadon; Ĉinio donas gravecon al la disvolvado de rilatoj kun Birmo.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Birmo devas fortigi la altnivelan kontakton, profundigi interŝanĝojn de spertoj en ŝtata regado kaj subteni unu la alia pri gravaj demandoj koncernaj al kernaj interesoj.

U Htin Kyaw diris, ke en la jaro 1950 Birmo kaj Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn, kaj duflankaj rilatoj bone disvolviĝis. Birmo ne forgesos la helpojn kaj fortajn subtenojn donitajn de Ĉinio.

Ĉefministro Li Keqiang marde donis la oficialan atestilon de nomumo al Lam Cheng Yuet-ngor, kiu transprenos oficon kiel la ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por la kvina oficperiodo en la 1a de julio.

Li diris, ke la centra registaro donos plenan subtenon al la ĉefadministranto kaj la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en disvolvado de la ekonomio, plibonigo de popola vivkvalito kaj plifortigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro kun la ĉeftero.

Ĉefministro Li diris lunde, ke Ĉinio volas kunlabori kun Usono por progresigi intertraktadon pri la duflanka invest-traktato.

Li diris dum renkontiĝo kun la unua delegacio de la nova kongreso de Usono al Ĉinio, ke kiel la plej grandaj komercaj partneroj unu por la alia kaj kun ekonomiaj interesoj alte integritaj, Ĉinio kaj Usono povas realigi komunan gajnon per profundigo de kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio volas grandigi komercon, dudirektan investon kaj kunlaboron sur la loka nivelo kaj trakti ajnajn disputojn aŭ malakordojn per dialogo kun Usono por realigi pli ekvilibrajn komercajn rilatojn.

La ĉefministro diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pli bona kunlaboro konformas al la interesoj de la du landoj kaj utilas al la paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la mondo.

La usona delegacio diris, ke la kongreso fortigos siajn rilatojn kun Ĉinio kaj atendas, ke pli da parlamentanoj vizitos Ĉinion kaj kontribuos por reciprokprofita kunlaboro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio vokas rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj plialtigos streĉecon en la regiono.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio atenteme observas la situacion en la duoninsulo, kaj sub la nuna situacio, ĉiuj koncernaj partioj devas sindeteni de agoj, kiuj plialtigos streĉecon en la regiono.

Hua atentigis, ke Ĉinio proponis du-vojan pensiradon por antaŭenigi sennukleigon de la duoninsulo kaj starigi pacan mekanismon paralele kun du suspendoj.

Por la unua paŝo, la Korea Demokratia Popola Respubliko povas suspendi siajn nukleajn kaj misilajn aktivecojn kontraŭ la suspendo de grandskalaj militekzercoj de Usono kaj Sud-Koreio.

La Sekureca Konsilio de la UN lunde kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon, kiu okazis en Stokholmo, la ĉefurbo de Svedio.

Vendrede, kamiono forte puŝiĝis kontraŭ piedirantoj sur strato en centra Stokholmo antaŭ sia kolizio kun magazeno, mortigante almenaŭ kvar homojn kaj vundante pli ol dek aliajn.

Gazetara deklaro publikigita de la 15-landa konsilio diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo. Ĝi aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio emfazas la bezonon alporti la krimintojn de tiuj teroristaj agoj al justeco.

La atako submetis Stokholmon al terorisma minaco post Parizo, Bruselo, Berlino kaj Londono, aldonante premon al la jam fragila situacio de sekureco en la kontinento.

Irana prezidento Hassan Rouhani lunde kondamnis la atakon faritan de Usono per krozomisiloj kontraŭ Sirio, opiniante, ke la ago estas indulgo al teroristaj aktivecoj en Sirio.

Rouhani faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Tehrano. Li diris, ke la milita atako de Usono kontraŭ Sirio malobservis la internacian juron. Li akcentis, ke la atako ne nur malutilis al la paca intertraktado de Sirio, sed ankaŭ lasis al la teroristaj grupoj reakiri spiron.

Frumatene en vendredo de la lasta semajno Usono lanĉis subitan atakon al aerbazo en Sirio. Usonaj militŝipoj ĵetis pli ol 50 krozomisilojn al la aerbazo. Tio estis la unua milita atako de Usono kontraŭ celoj de la siria registara armeo de post la enoficiĝo de Donald Trump kiel usona prezidento.

Lunde la hispana justico konfirmis, ke la hispana polico arestis rusan komputilan programiston Piotr Levashov en Barcelono, kiu estis serĉata de Usono pro suspekto pri interveno en la elekto de usona prezidenteco per interreto en la pasinta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin