La "Esperanta kinarto" de Vachel Lindsay

(GMT+08:00) 2017-04-12 11:18:40     Redaktoro:Mirinda

de Alessandra Madella

La KINARTO de Vachel Lindsay (The Art of the Moving Picture, 1915) estas la unua usona libro—kaj inter la plej fruaj monde—kiu aparte pritraktas filman estetikon. Ĝi estas ankaŭ la unua, kiu parolas pri "Esperanta kinarto," tiel kreante metaforon, kiu post longaj travivaĵoj resurfaciĝis lastatempe kun nova forto en la "filmo kiel Esperanto" de la meksikaj reĝisoroj en Hollivudo (angle, Hollywood), kiel Alfonso Cuaron kaj Guillermo del Toro. Tiu ĉi artikolo kaj la sekvaj pri la sama temo skizas la evoluon de tiu metaforo laŭ ĝiaj plej gravaj, disputoplenaj momentoj. Ili kune celas alporti kontribuon de historia konscio al la kreskanta intereso en Esperantujo pri vidaj komunikformoj, bone atestebla je la sukceso de la filmkonkurso "Teo kaj Amo" de Ĉina Radio Internacia. En tiu ĉi unua eseo, mi klopodas eksituigi la metaforon de la poeto Vachel Lindsay en la momento de ĝia kreado. Mi sekve klarigas ĝian ligon kun kinarto bazita sur egiptaj aŭ ĉinaj "hieroglifoj." Kaj mi fine montras kiel ĝi illuminas la interesajn rilatojn inter filmo kaj la usona penso pri teknologia sublimo, kiel manjero unuigi landon plejparte de enmigrintoj, respektante tamen iliajn enriĉigajn malsamecojn.

La jaro 1915, en kiu Lindsay verkis sian libron, estis grava por la komerca hegemonio de usonaj filmoj. Fakte, antaŭ la unua mondmilito Usono ĝuis larĝan enan merkaton, sed eksporte ĝiaj produktaĵoj ankoraŭ ne kompareblis kun francaj truk-filmoj kaj italaj grand-skalaj epikoj. Lindsay mem aprube memoras francan filmon pri mem-translokiĝantaj aĵoj produktita de la filmkompanio Pathé kaj la italan epikon KABIRIO-n (Cabiria, 1914), kies filmverkiston—la faman poeton Gabriele D'Annunzio—li laŭdas pro lia kapableco revivigi la antikvan romian animon. La milita strebo en Eŭropo transformis filmstudiojn en municiejojn, vundis stelojn kiel la francan komikiston Max Linder, kaj perdigis eksterlandajn akirantojn. Dume, komerca usona filmfarado profitis je sia tiama neŭtraleco por anstataŭigi eŭropanojn en mondaj merkatoj. En tio ĝi estis helpata de la movo al tut-jare filmebla Kalifornio—malfermanta la vojon al Ĉinio kaj al Bahrato— kaj de la adopto de klasika stilo pionirita de la reĝisoro David Wark Griffith. La usona filmindustrio iĝis tiam la kvara de la lando, ankaŭ dank'al la nesatebla desiro de enmigrintoj por la sen-vorte kompreneblaj silentaj filmoj.

En tiu kunteksto, la jama pentrad-studento Lindsay ekĝojis, ke por la unua fojo estis arta formo, kiu povis mase atingi ne-edukitajn homojn tra la lando. Kvankam kleruloj ankoraŭ snobumis ĝin, ĝi havis enorman demokrate kreskigan potencialon. Tiu artformo—la silenta filmo—estis precipe vida, ankaŭ se muziko, profesia rakontado aŭ tra-publika flustrema konversacio povis akompani prezentadon. Laŭ Lindsay tiu nova usona gvidado de ĉiutage kaj mondskale kreskiĝanta vida civilizacio—kiu inkludis filmojn, varbadajn afiŝojn kaj kartun-striojn—baziĝis tamen sur paradokso. Fakte, historie angle parolantaj landoj kiel Britio kaj Usono estis precipe vort-civilizacioj ("Yesterday we were preeminently a word civilization.") Post siaj mezepokaj katedraloj, Britio nur importis fremdajn plastikajn artaĵojn ĝis la dekoka jarcento, kiam elstariĝis la pentristo Joshua Reynolds. Nur poste venis la arkitektura eko de panorameca ĝardenkulturado. Tiam la angla literaturo jam havis longan historion.

La publike-parolanta Usono sin trenis eĉ pli malantaŭe en la estimo de vida arto. En sia serĉado por libereco, ĝi estis gvidata de la oratoro Patrick Henry kaj de la printisto Benjamin Franklin. Enmigrintoj kunportis bibliojn kaj vortarojn tra siaj armiloj, sed la turo de la itala mezepoka artisto Giotto—kiu adornas la katedralon de Florenco en Italio—certe ne povis trovi lokon inter iliaj sekigitaj pomoj kaj semota maizo. Eĉ en 1915 bibliotekoj abundis, sed en la tuta Usono estis nur du dek artmuzeoj. Alta vid-arto estis nur por riĉuloj. Sed subite, dank'al filmoj, tuta popolo komencis pensi bilde ("A tribe…suddenly begins to think in pictures.") Kaj tio okazis precize kiam la milito minacis forviŝi la famajn klasikajn art-modelojn en Eŭropo. Por glatigi tiun paradokson, Lindsay proponis ke modernaj usonanoj funde pripensu sian proksimecon kun alia vida civilizacio de la pasinteco, nome la egipta. Egiptaj hieroglifoj, fakte, povis instrui al modernaj homoj kiel legi silentajn filmojn kaj kompreni la ĉiam pli vidan karakteron de siaj urboj. Aliflanke, film-amanto povis mem deĉifri la plej multon de la antikvaj hieroglifoj. Tiu penso por ni ege gravas, ĉar la komparo inter kinarto kaj Esperanto venas en la libron de Lindsay pere de tiu centra hieroglifa ŝlosilo. Ni do ekzamenos pli proksime tiun rilaton en la venonta parto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin