Novaĵoj (Aprilo 12)

(GMT+08:00) 2017-04-12 16:14:23     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun sia usona paralelulo Donald Trump; ministroj pri eksterlandaj aferoj el Grupo 7 kaj mezorientaj aliancanoj kunvenis pri Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede telefone interparolis kun sia usona paralelulo Donald Trump pri demandoj de la Korea Duoninsulo kaj Sirio, dirante, ke sennukleigo de la duoninsulo devas esti realigita per pacaj rimedoj, kaj iu ajn uzo de kemiaj armiloj estas neakceptebla pri la siria demando.

Xi diris, ke la Sekureca Konsilio de la UN devas esti unuanima kaj fari unu voĉon en ĉi tiu kampo. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono devas kunlabori pli strikte por certigi, ke la vizito de Trump al Ĉinio post kelkaj monatoj atingu fruktodonajn rezultojn.

Li ankaŭ urĝis la du flankojn antaŭenigi la nove establitan mekanismon de kvar-branĉa dialogo sur la kampoj de diplomatio kaj sekureco, ekonomio, leĝ-plenumo kaj retsekureco, sociaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj konduki pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj.

Merkrede en Pekino, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, interparolis kun Netumbo Nandi-Ndaitwah, namibia vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas kapti la ĉefan linion de gravaj konsentoj de du ŝtatestroj kaj atingitoj de la Johanesburga Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj vastigi interhomajn interŝanĝojn, strktigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de ĉina-namibiaj rilatoj.

Nandi-Ndaitwah diris, ke la namibia flanko volas profundigi reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, esperas pli multe profiti de la efektivigo de atingoj de la Johanesburga Pintkonferenco, kaj bonvenigas ĉinajn kompaniojn inkluzive de privataj entreprenoj fari investon en Namibio kaj partopreni en la nacia konstruo de la lando.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el industriigitaj landoj de la Grupo 7 kaj ĉefaj aliancanoj el Mezoriento diskutis pri la siria demando marde en eksterordinara kunveno en la itala urbo Lucca.

La itala Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la kunveno havis sian lokon flanke de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7, kiu okazis en la sama urbo de la 10a ĝis la 11a de aprilo, kaj inkludis diplomatojn el Turkio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saud-Arabio, Jordanio, kaj Kataro.

En gazetara konferenco post la kunveno, itala ministro pri eksterlandaj aferoj Angelino Alfano priskribis la usonan intervenon kiel fenestron de ŝanco. Alfano aldonis, ke post la usona interveno, malfermiĝis la fenestro de ŝanco por krei novan pozitivan kadron de politika procezo en Sirio, kiu estas rigardata kiel la unika solvo. Li ankaŭ esprimis oponon kontraŭ izoliĝo de Rusio en la politika procezo en Sirio. Li aldonis, ke Rusio ne devas esti izolita, sed prefere engaĝita en la procezon de politika transiro en Sirio.

Marde rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Usono provas refoje krei malordon en la suda antaŭurbo de Damasko, provokante Rusion. Rusio prezentos peticion al la Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj, postulante ĝisfundan esploron pri la kemia atako lastatempe en Sirio.

Usona ministro pri defendo James Mattis diris marde, ke la bombado de la usona armeo al la siria registara armeo ne signifas ŝanĝiĝon de la celoj de usona operaco en Sirio.

Tion diris Mattis en gazetara konferenco. Li diris, ke fokusiĝo de la usona armeo pri la siria demando ankoraŭ estas kiel venki la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, kaj la bombado en la lasta semajno estis nur aparta okazaĵo en la operaco. Li aldonis, ke Usono reagis al la kemia atako en Sirio, tamen aliaj agadoj de la usona armeo en Sirio ankoraŭ iras plu laŭ origina plano.

Marde la iraka armeo diris, ke post la batalo dum pli ol du jaroj, la registara armeo jam reakiris la plejparton de la terenoj okupataj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, tiel la grupo perdis preskaŭ ĉiujn siajn terenojn en Irako.

Proparolanto de la iraka komandejo de komuna agado Yahya Rasool diris tiutage en gazetara konferenco, ke la proporcio de la iraka teritorio regata de la Islama Ŝtato malgrandiĝis de 40% en la jaro 2014 ĝis 6,8% en la 31a de marto.

La egipta parlamento aprobis tri-monatan staton de urĝeco marde, du tagojn post la preĝeja bombatako, kiu mortigis almenaŭ 45 homojn.

La kabineto anoncis lunde, ke la decido estas efektivigata ekde la 1a horo en tiu tago, sed unue ĝi devas esti aprobita de la parlamento laŭ la konstitucio.

Prezidento Abdel Fattah al-Sisi deklaris la rimedon en televida parolado dimanĉe post la atako. Li diris, ke tio estas nur por protekti la landon kaj malhelpi iun ajn celadon kontraŭ ĝiaj kapabloj.

Ĉefministro Sherif Ismail alvokis preni esceptajn kaj firmajn rimedojn por bati terorismon en Egiptio marde en sia deklaro en la Ĉambro de Reprezentantoj. Li aldonis, ke estas klare, ke Egiptio alfrontas senprecedencan kaj kruelan teroristan atakon, kiu celas subfosi ĝian stabilecon.

Direktoro de la rusa Federacia Sekureca Servo Aleksandro Bortnikov diris marde, ke la rusaj sekurecaj departementoj sukcese abortigis 16 teroristajn atakojn pasintjare en 9 urboj de la lando.

Ĝenerala direktoro de la Internacia mona Fonduso Christine Lagarde diris marde, ke konsidere senĉesan antaŭenigon de la cifereca revolucio, ĉiuj industriaj landoj devas pliigi la investon en scienca esploro por certigi pli bonan kreskon de la ekonomio.

Lagarde faris la rimarkojn dum sia prelego en la Eŭropa Lernejo de Administro kaj Teknologio en Berlino. Ŝi diris, ke se ĉiuj industriaj landoj pliigos siajn investojn en scienca esploro je 40%, la ekonomio kreskos je 5% en la proksima estonteco.

Lagarde vokis ĉiujn landojn senprokraste sin akomodi al teknika transformiĝo kaj urĝis la decidfarantojn de ĉiuj landoj preni rimedojn por kreskigi la ekonomion per teknika transformiĝo kaj profitigi la popolojn. Ŝi diris, ke estas neniu magia formulo por akomodiĝo al teknika transformiĝo, sed kiel ekonomikisto ŝi proponas, ke ĉiuj landoj brakumu teknikan transformiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin