Por serĉi en Irano kulturan restaĵon sur la antikva Silka Vojo

(GMT+08:00) 2017-04-13 15:12:44     Redaktoro:Xiong Shan

 


La konstruado de la "Zono kaj Vojo" daŭre iras, la kulturaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj aliaj landoj sur la itinero Silka Vojo pli kaj pli oftaj. La ĉinaj arkeologoj havas oran okazon por "eliri". Lastatempe multaj ĉinaj arkeologiaj grupoj iris al diversaj lokoj de la mondo. En la fino de 2016, la ĉina arkeologia grupo, kiu unuafoje iris en Iranon, faris esploron pri iu granda ruino sur la antikva Silka Vojo kune kun Irano.

Profesoro Shui Tao, vic-estro de historia kolegio de Nanjing Universitato en Ĉinio, kiu tut-periode partoprenis en tiu arkeologia aktivado organizita de Ĉinio kaj Irano, detale diris klarigon pri la fondiĝa ceremonio de fremdlanda arkeologia esplora instituto de Ĉina Socia kaj Scienca Akademio.

Kial oni iris al Irano por fari arkeologian esploron? Shui diris, ke Irano estas antikva lando kun fama kulturo. Ĝi havas gravan geografian pozicion. En la historio, komunikado inter la du landoj estas ofte okazanta, tamen koncernaj esploroj estas ne sufiĉaj. Nun ni faris la unuan paŝon por arkeologia esploro en Irano.

Shui Tao diris: "Bronzepoko, agrikulturo, brutobredado, tiuj gravaj kulturaj faktoroj devenis de tiu regiono. Post sia disvastiĝo al oriento, tiuj kulturaj faktoroj portis influon sur tuta orienta Azio. Ekzemple nunaj ĉinaj tritiko, hordeo, ŝafoj, kaproj originas el Irano. Se ni esploras la ĉinan fruan historion, speciale tiun de la okcidenta regiono de Ĉinio, do ni nepre atentas kaj esploras Iranon."

Lastatempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano disvolviĝas bone. En januaro de 2016, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatviziton al Irano kaj malfermis novan ĉapitron por la kunlaboroj de la du landoj en diversaj kampoj. Ĉi-foje la aktivado de ĉina arkeologia grupo en Irano ricevis fortan subtenon kaj helpon de la irana arkeologia administracio kaj la ĉina ambasadorejo en Irano.

Shui Tao diris, ke la ĉina arkeologia grupo subskribis longtempan kunlaboran interkonsenton kun Irano. Li diris: "La ĉina arkeologia grupo unuafoje eniris Iranon. Oni taksis, ke ni reprezentas ĉinan arkeologian rondon, eĉ Ĉinion. Ni estas tre singardaj. Antaŭ ol fosi la ruinon, ni faris longtempan preparadon, inkluzive de enketo en tiu regiono."

Post tiu aktivado, la ĉinaj anoj de tiu arkeologia grupo, kiuj antaŭe ne eniris Iranon, nun jam havis novan konon pri tiu lando.

Shui Tao diris: "Ni tre zorgis pri nia sekureco en Irano. Kiam ni estis en Irano, ni trovis, ke tiu nacio estas tre entuziasma kaj honesta. Dum la arkeologia esplorado, ni iris al vilaĝoj kaj loĝis tie, la kamparanoj estis ĝentilaj. En nia arkeologia grupo troviĝis preskaŭ duono de ĉitieuloj. La kunlaboro inter ĉinoj kaj iranoj estas tre bona."

Laŭ konigo, krom al Irano, en lastaj jaroj ĉinaj arkeologiaj grupoj iris al Honduraso, Uzbekio, Mongolio, Bangladeŝo. Hindio, Kamboĝo kaj aliaj landoj. Profesoro Shui Tao opiniis, ke tio estas simbolo de granda forto de nia lando kaj enkorpigas respondecon de Ĉinio en esplora kampo pri la monda kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin