Ĉina ĉefministro okazigis intertraktadon kun sia paralelulo el Sao-Tomeo kaj Principeo

(GMT+08:00) 2017-04-13 15:25:29     Redaktoro:Li Lu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun sia paralelulo el Sao-Tomeo kaj Principeo, Patrice Trovoada, merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo konformas al la interesoj de nacio kaj popolo de Sao-Tomeo kaj Principeo kaj estas adaptiĝo al la ĝenerala tendenco de la epoko. Ĉinio persistas ĉe la opinio, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj kaj devas respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉinio esperas, ke Sao-Tomeo kaj Principeo firme respektos la principon de unu Ĉinio. La ĉina flanko volas labori kun Sao-Tomeo kaj Principeo surbaze de respekto kaj egaleco por fortigi politikan reciprokan fidon, antaŭenigi pragmatan kunlaboron kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn. Li emfazis, ke la ĉina flanko esperas, ke la du landoj plene elvolvos siajn proprajn avantaĝojn, integros disvolvajn strategiojn kaj bone efektivigos la kvin-jaran kadran interkonsenton pri kunlaboro.

Trovoada diris, ke la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj malfermis novan ĉapitron de duflankaj rilatoj kaj certe akcelos amikan kunlaboron inter la du landoj. Sao-Tomeo kaj Principeo firme sekvos la principon de unu Ĉinio, respektos la suverenecon kaj gravajn zorgojn de Ĉinio kaj firmigos politikan reciprokan fidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin