Fokusoj de la Semajno (Apr. 14)

(GMT+08:00) 2017-04-14 10:32:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Birmo lunde konsentis subteni la principon de reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro por antaŭenigi kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj.

Prezidanto Xi Jinping diris dum intertraktado kun vizitanta birma prezidento U Htin Kyaw, ke Ĉinio aprezas la subtenon de Birmo al kaj ĝian partoprenon en la iniciato de la Zono kaj Vojo. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Birmo por integri disvolvajn strategiojn de la du landoj kaj antaŭenigi kunlaboron en komerco, investo, infrastrukturo, energio, agrikulturo, akvoutiligo, elektro, financo kaj landlima zono de ekonomia kunlaboro. Xi aldonis, ke Ĉinio klopodos kun Birmo por efektivigi gravajn kunlaborajn programojn, kiel ekzemple la Specialan Ekonomian Zonon Kyaukpyu kaj interligajn projektojn.

U Htin Kyaw diris, ke Birmo sekvas la politikon de unu Ĉinio, subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj volas partopreni en ĝi kaj plifortigi kunlaboron en infrastruktura konstruo kaj landlima zono de ekonomia kunlaboro.

Rusio vetois rezolucion de Sekureca Konsilio de la UN pri kemia atako en Sirio

Rusio merkrede vetois projekton de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN pri raportita kemia atako en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

Inter 15 membroj de la Sekureca Konsilio, dek voĉdonis favore; Bolivio kaj Rusio voĉdonis kontraŭ; Ĉinio, Etiopio kaj Kazaĥio sin detenis.

La dokumento skizita de Britio, Francio kaj Usono postulis, ke la siria armeo permesu al enketistoj de la UN senbare kontroli detalojn de iliaj operacioj en la tago de la raportita atako. La teksto ankaŭ kondamnis la raportitan uzon de kemiaj armiloj kaj postulis rapidan enketon.

La 4an de aprilo, la raportita atako per venena gaso trafis la urbon Khan Sheikhoun sub la regado de ribeluloj en la siria provinco Idlib, mortigante pli ol 80 homojn kaj vundante dekojn da aliaj.

Du tagojn poste, Usono pafis 59 krozomisilojn al la milita bazo Shairat en centra Sirio, el kiu ekflugis la aviadiloj portantaj kemiajn armilojn laŭ Usono.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris post la voĉdono, ke la ĉina flanko ĉiam esperis, ke la Sekureca Konsilio eligos unuecan voĉon pri la demando de kemiaj armiloj en Sirio, kaj faris senlacajn klopodojn por atingi rezolucion subtenatan de ĉiuj partioj. Liu aldonis, ke la projekto de rezolucio, pri kiu ĵus okazis voĉdono, inkluzivas la enhavojn de kondamno kontraŭ la kemia atako en Sirio kaj efektivigo de rilata enketo, kiujn subtenas la ĉina flanko, tamen iuj enhavoj tute povas esti modifitaj por atingi unuecon, tial la ĉina flanko sin detenis en la voĉdono.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el industriigitaj landoj de la Grupo 7 kaj ĉefaj aliancanoj el Mezoriento diskutis pri la siria demando marde en eksterordinara kunveno en la itala urbo Lucca.

La itala Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la kunveno havis sian lokon flanke de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7, kiu okazis en la sama urbo de la 10a ĝis la 11a de aprilo, kaj inkludis diplomatojn el Turkio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saud-Arabio, Jordanio, kaj Kataro.

En gazetara konferenco post la kunveno, itala ministro pri eksterlandaj aferoj Angelino Alfano priskribis la usonan intervenon kiel fenestron de ŝanco. Alfano aldonis, ke post la usona interveno, malfermiĝis la fenestro de ŝanco por krei novan pozitivan kadron de politika procezo en Sirio, kiu estas rigardata kiel la unika solvo. Li ankaŭ esprimis oponon kontraŭ izoliĝo de Rusio en la politika procezo en Sirio. Li aldonis, ke Rusio ne devas esti izolita, sed prefere engaĝita en la procezon de politika transiro en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin