Novaĵoj (Aprilo 13)

(GMT+08:00) 2017-04-13 16:20:37     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de aprilo,ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro okazigis intertraktadon kun sia paralelulo el Sao-Tomeo kaj Principeo; Rusio vetois rezolucion de Sekureca Konsilio de UN pri kemia atako en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun sia paralelulo el Sao-Tomeo kaj Principeo, Patrice Trovoada, merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo konformas al la interesoj de nacio kaj popolo de Sao-Tomeo kaj Principeo kaj estas adaptiĝo al la ĝenerala tendenco de la epoko. Ĉinio persistas ĉe la opinio, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj kaj devas respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉinio esperas, ke Sao-Tomeo kaj Principeo firme respektos la principon de unu Ĉinio. La ĉina flanko volas labori kun Sao-Tomeo kaj Principeo surbaze de respekto kaj egaleco por fortigi politikan reciprokan fidon, antaŭenigi pragmatan kunlaboron kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn.

Trovoada diris, ke la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj malfermis novan ĉapitron de duflankaj rilatoj kaj certe akcelos amikan kunlaboron inter la du landoj. Sao-Tomeo kaj Principeo firme sekvos la principon de unu Ĉinio, respektos la suverenecon kaj gravajn zorgojn de Ĉinio kaj firmigos politikan reciprokan fidon.

Rusio merkrede vetois projekton de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN pri raportita kemia atako en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

Inter 15 membroj de la Sekureca Konsilio, dek voĉdonis favore; Bolivio kaj Rusio voĉdonis kontraŭ; Ĉinio, Etiopio kaj Kazaĥio sin detenis.

La dokumento skizita de Britio, Francio kaj Usono postulis, ke la siria armeo permesu al enketistoj de la UN senbare kontroli detalojn de iliaj operacioj en la tago de la raportita atako. La teksto ankaŭ kondamnis la raportitan uzon de kemiaj armiloj kaj postulis rapidan enketon.

La 4an de aprilo, la raportita atako per venena gaso trafis la urbon Khan Sheikhoun sub la regado de ribeluloj en la siria provinco Idlib, mortigante pli ol 80 homojn kaj vundante dekojn da aliaj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris post la voĉdono, ke la ĉina flanko ĉiam esperis, ke la Sekureca Konsilio eligos unuecan voĉon pri la demando de kemiaj armiloj en Sirio, kaj faris senlacajn klopodojn por atingi rezolucion subtenatan de ĉiuj partioj. Li aldonis, ke la projekto de rezolucio, pri kiu ĵus okazis voĉdono, inkluzivas la enhavojn de kondamno kontraŭ la kemia atako en Sirio kaj efektivigo de rilata enketo, kiujn subtenas la ĉina flanko, tamen iuj enhavoj tute povas esti modifitaj por atingi unuecon, tial la ĉina flanko sin detenis en la voĉdono.

La usona ĵurnalo Wall Street Journal raportis merkrede, ke usona prezidento Donald Trump diris tiutage, ke la registaro ne etiketos Ĉinion kiel manipulanton de valuta kurzo en raporto publikigota en tiu ĉi semajno.

Trump diris dum intervjuo kun la ĵurnalo, ke Ĉinio ne estas manipulanto de valuta kurzo. Li aldonis, ke en la lastaj monatoj Ĉinio ne manipulis la kurzon.

Rusio kaj Usono merkrede konsentis bati plu internacian terorismon kaj diskuti pri solvado de siria konflikto, malgraŭ malkvietaj duflankaj rilatoj kaj disputoj inter la du landoj.

En gazetara konferenco post intertraktado kun vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson kaj du-hora komuna renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke la diskutoj estis fruktodonaj, emfazante bonan perspektivon de la venonta komuna laboro.

Lavrov diris, "Estis longa tago. La intertraktado estis ampleksa, sincera kaj tuŝis la tutan spektron de demandoj, kiuj estas ŝlosilaj al la duflankaj rilatoj kaj interreago en la internaciaj aferoj."

La egipta Ministerio de Internaj Aferoj merkrede identigis la teroristan atakanton, kiu eksplodigis sin dimanĉe en la preĝejo Sankta Marko en la egipta provinco Aleksandrio, mortigante 11 kristanojn kaj ses islamajn policanojn.

En gazetara deklaro, la ministerio identigis la sinmortigan atakanton kiel Maĥmud Hassan Mubarak el la urbo Suez. La deklaro diris, ke la atakanto naskiĝis en la 28a de septembro 1986 en la egipta urbo Qena kaj laboris en petrola kompanio.

Dimanĉe, sinmortigaj bombatakoj en du preĝejoj en la delta provinco Gharbiya kaj Aleksandrio en norda Egiptio mortigis almenaŭ 45 homojn kaj vundis pli ol 120 aliajn.

La ministerio aldonis, ke la atakanto estas ligita kun la ekstremisma islama terorista grupo estrata de serĉata terorisma gvidanto el Qena. Ĉi tiu terorista grupo efektivigis sinmortigan atakon pasintjare kontraŭ la katedralo Sankta Marko en la distrikto Abbasia en Kairo.

Martin Sajdik, speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, diris merkrede en Minsko, ke boniĝas la situacio en konflikta orienta Ukrainio, tamen ĝi restas nekontentiga.

La tri-partia kontaktgrupo konsistanta el Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj Rusio finis regulan kunvenon tiutage en Minsko. Laŭ raporto de la belorusa novaĵ-agentejo, Sajdik diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la tri-partia kontaktgrupo kaj reprezentantoj el la ukrainaj regionoj Donecko kaj Luhansko promesis plene observi la interkonsenton pri batalhalto, atingitan en la lasta kunveno.

La iraka registara armeo lanĉis aeratakon en la norda regiono de la lando, mortigante 35 batalistojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La iraka Ministerio de Defendo publikigis deklaron merkrde, dirante, ke tiutage aviadiloj de la registara armeo lanĉis aeratakon al la okcidenta parto de la urbo Mosul, mortigante 20 batalistojn de la Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin