Ĉina vicĉefministro Zhang intervidiĝis kun rusa prezidento Putin

(GMT+08:00) 2017-04-14 10:59:04     Redaktoro:Li Lu

Invitite de la rusa flanko, ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde en Moskvo.

Zhang unue transdonis al Putin saluton kaj bondeziron de ĉina prezidanto Xi Jinping. Zhang diris, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado kaj antaŭenpuŝo de la du ŝtatestroj, la ĉina-rusaj rilatoj disvolviĝis per firmaj paŝoj, senĉese difinis novajn celojn, atingis novan strategian alton kaj akiris riĉan rikolton. Zhang konigis pozitivajn rezultojn akiritajn de Ĉinio kaj Rusio en la kampoj de energio, investo kaj financo, kaj emfazis, ke lia ĉefa tasko dum la vizito estas ĉiuflanke resumi la menciitajn atingojn, esplori kaj realigi novajn rimedojn por gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj kaj fari preparon por pli da atingoj de la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj.

Zhang diris, ke de la 14a ĝis 15a de majo en Pekino okazos Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉinio ĉiam rigardas Rusion kiel gravan partneron de kunlaboro laŭlonge de la Zono kaj Vojo kaj faros bonan aranĝon por la ĉeesto de prezidento Putin al la forumo.

Putin petis Zhang transdoni liajn saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi kaj diris, ke li tre ĝojas ĉeesti la forumon laŭ invito de Xi. Li bonvenigis Zhang ĉeesti la konferencojn pri duflankaj mekanismoj en Rusio. Li rimarkigis, ke la duflanka komerco rapide kreskis kaj la komerca sturkturo fariĝis pli bona. La du flankoj stabile antaŭenpuŝas kunlaboron en la kampo de energio kaj pri aliaj gravaj projektoj. Li aldonis, ke Rusio bonvenigas pli de ĉinaj investantoj partopreni en disvolvado de la rusa ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin