Novaĵoj (Aprilo 17)

(GMT+08:00) 2017-04-17 17:48:05     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi urĝas fortigi edukan kampanjon de partio; turkoj jesis amendon de konstitucio en referendumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping alvokas efektivigi plu la jaran edukkampanjon en la Komunista Partio de Ĉinio por fortigi la partian disciplinon.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio pri la kampanjo, kiu fokusiĝas al la lernado de la Partia Konstitucio kaj ĝiaj reguloj, kaj ankaŭ la paroladoj faritaj de Xi. Li alvokis por esti kvalifikitaj membroj de la partio.

En la instrukcio legita en kunveno, kiu okazis dimanĉe, Xi rimarkigis, ke la kampanjo lanĉita pasintjare atingis rimarkindajn rezultojn. Li akcentis, ke la kampanjo helpis la striktan administradon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj devas esti daŭrigita. La kampanjo devas prioritatigi politikan trejnadon, parolojn kaj agojn de la partiaj membroj, kaj la plej freŝajn teoriajn disvolviĝojn, kaj ĝi devas gvidi ĉiujn fariĝi kvalifikitaj membroj de la partio. Li aldonis, ke krome, la kampanjo devas fokusiĝi al iuj gvidaj oficialuloj kaj baznivelaj partiaj branĉoj kaj antaŭenigi solvo-bazitan pensmanieron kaj plene elvolvi la rolon de modeloj.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en lundo, post unua kalkulado, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 18,07 duilionoj da juanoj en la unua trimestro de la kuranta jaro, kreskante je 6,9% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro; la aldonvaloro de la primara industrio kreskis je 3%; tiu de la sekundara industrio kreskis je 6,4%; kaj tiu de la terciara industrio kreskis je 7,7%.

Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo Mao Shengyong diris, ke la nacia ekonomio tenis la stabilan tendencon ekde la dua duono de la lasta jaro; pozitivaj ŝanĝiĝoj pliiĝis kaj ĉefaj celataj nombroj estis pli bonaj ol la atenditaj. Li aldonis, ke tio estis bona komenco kaj metis solidan bazon por atingi la jarajn celojn.

Tianzhou-1, la unua kargokosmoŝipo de Ĉinio, estos ĵetita al la kosmo inter la 20a kaj 24a de aprilo, laŭ la oficejo de la ĉina programo de pilotata kosmoŝipo.

Laŭ deklaro publikigita de la oficejo en lundo, la kargokosmoŝipo estis transigita kun la portoraketo Changzheng-7 Y-2 el la provcentro al la lanĉejo en Wenchang de la suda ĉina provinco Hainan. La transigo iris du horojn kaj duonon. La finiĝo de la transigo signas, ke la misio de Tianzhou-1 eniris la stadion de ĵeto.

Teknikistoj plenumis plurajn provojn dum muntado de la kosmoŝipo kaj raketo ekde februaro. En la venontaj tagoj, teknikistoj provos plu la kosmoŝipon kaj raketon, kaj injektos karburaĵon antaŭ la ĵeto.

Tianzhou-1 estas la unua kargoŝipo sendepende farita de Ĉinio. Ĝi kupliĝos kun la enorbita spaclaboratorio Tiangong-2 kaj faros enorbitan reprovizon per fuelo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan deklaris dimanĉe vespere, ke la amendo de konstitucio, kiun forte subtenas la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado kaj ĝiaj partizanoj, estis aprobita en tiutaga referendumo. Subtenantoj de la amendo iris al stratoj por celebrado, dum la opozicioj opiniis, ke estis fraŭdo en la referendumo kaj ili postulas denove nombri partajn balotilojn.

La rezulto de la unua kalkulado montris, ke la tendaro subtenanta la amendon akiris 25 milionojn da voĉoj, pli multe je 1,3 milionoj ol la opozicia tendaro. En la ĉefurbo Ankaro dekmilo da subtenantoj iris al stratoj por celebri la venkon.

Prezidento Erdogan esprimis en la unua tempo gratulon al la Partio de Justeco kaj Disvolvado kaj la Partio de Naciista Movado, kiuj subtenas la amendon de konstitucio. Li diris en prelego, ke Turkio faris historian elekton pri politika sistemo, tiel la venonta prezidenta sistemo forigos la diferencojn kaj konfliktojn en la nuna sistemo.

Turka ĉefministro Binali Yildirim diris, ke laŭ unuaj oficialaj donitaĵoj, la amendo estis aprobita en la referendumo, kio malfermis novan paĝon en la demokratia historio de Turkio. Li emfazis samtempe, ke estis neniu venkito en la referendumo, kaj ĉiuj civitanoj de la lando devas unuiĝi antaŭ la rezulto de la referendumo.

Sabate en la regiono Rashideen, okcidente de la siria urbo Aleppo, aŭtoj portantaj milojn da evakuantaj ŝijaistoj estis atakitaj per aŭtobombo. Siria oficialulo diris dimanĉe, ke ĝis tiu tago 112 evakuantoj estis mortigitaj en la atako kaj pli ol 100 aliaj vunditaj.

Laŭ raporto de Siria Novaĵ-Agentejo, oficialuloj kaj popolamasoj de la siria norda urbo Aleppo okazigis grandskalan kunvenon tiutage por kondamni la atakon kontraŭ la evakuantoj.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, publikigis deklaron pere de sia proparolanto. Li forte kondamnis la atakon kaj alvokis aresti la krimulojn.

Dimanĉe Herbert McMaster, asistanto de usona prezidento pri ŝtata sekureco, diris, ke pri solvado de la demando de la Korea Duoninsulo, Usono konservas ĉiujn elektojn. Tamen li samtempe emfazis, ke nun estas tempo por solvi la demandon per ia ajn paca rimedo krom milito.

Tiutage akceptante intervjuon de la Usona Brodkasta Kompanio, McMaster kondamnis, ke la lasta raket-provpafo de Nord-Koreio estas provoko, kiu detruas la stabilecon. Li diris, ke usona prezidento Donald Trump jam ordonis la usonan Ŝtatan Komitaton pri Sekureco akordigi klopodojn de la Departemento pri Defendo, la Ŝtata Departemento kaj institucioj pri informoj kaj prezenti al Trump elektojn pri solvado de la demando en necesa tempo.

Korea Respubliko lunde oficiale komencis la elekton de sia 19a prezidento. Ĉiuj kandidatoj kondukos 22-tagan kampanjon.

Laŭ horaro publikigita de la Centra Elekt-Komitato, ĉiuj kandidatoj devus sin registri de la 15a ĝis la 16a de aprilo, kaj poste ili kondukos la elektkampanjon inter la 17a de aprilo kaj la 8a de majo. La balotado okazos en la 9a de majo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke entute 15 homoj registris sin kiel kandidatoj por la prezidenteco.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin