Kvarĝemeloj akceptitaj de famaj universitatoj

(GMT+08:00) 2017-04-17 08:48:58     Redaktoro:Xiong Linping

Estis en la 5a de aprilo la raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail: kvarĝemelo jam estas rara, por ne paroli pri tio, ke kvarĝemeloj fratoj estis samtempe akceptitaj de universitatoj el la Hedera Ligo. Loĝantaj en la urbeto Liberty, Ohio, Usono, la kvar fratoj Wade kreis tian miraklon: ili estis akceptitaj respektive de la universitatoj Harvard, Yale, kaj Stanford… nu ĉiuj famaj altlernejoj en la mondo. Sed nun ili ankoraŭ ne decidiĝis en kiu universitato studi.

Tiuj ĉi kvar fratoj nomiĝas laŭvice Aaron, Nick, Nigel, kaj Zachary, en la aĝo de 18 jaroj. Ili ĉiuj lernas en la supera mezlernejo Lakota East, kaj ilin oni titolas "kvar mirindaj kavaliroj". Antaŭ nelonge ili, unu post alia, ricevis sciigilon pri akcepto, kaj trovis, ke la universitatoj, kiuj enlasis ilin, ĉiuj estas famaj el la Hedera Ligo. Aaron asertis: "Verdire, ni ankoraŭ estas en skuiĝo!"

Estas tre malfacile eniri en la universitaton Harvard aŭ Yale. Ĉi-jare estis pli ol 32 000 homoj, kiuj petis enskribi sin por la universitato Yale, sed efektive nur 2 272 sukcesis eniri en ĝin; dum por la universitato Harvard pli ol 39 000 petis eniron, sed nur 2 056 estis enlasitaj. Sed mirinde, la fratoj Wade ĉiuj estis akceptitaj de famaj altlernejoj. Aaron diris: "La rezulto nin surprizas. Ni ne pensis, ke ni ĉiuj akceptiĝis. Gravas ne famo, sed nur tio, ke ni sukcesis en ekzameno kaj povas studi en la universitato, kiun ni deziras."

Suzanna Davis, la estro de la supera mezlernejo Lakta East, diris: "Mi vidas, ke tiuj knaboj elkreskas. Ili estas la plej elstaraj mezlernejanoj."

Kompreneble, la fakto, ke la fratoj samtempe estis enlasitaj de famaj altlernejoj, donas grandan premon al iliaj gepatroj flanke de financo. Sed venis bona informo: Harvard kaj Yale ambaŭ jam sugestis ke, nur se estos adekvataj atestiloj, ili volonte liveros al la enlasitaj studentoj monhelpon plenan. En kiu ajn universitato la fratoj Wade iros studi, ili ricevos de la gepatroj senrezervan subtenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin