La akrvida blindula poeto | Shi Chengtai | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-04-18 11:35:42     Redaktoro:Li Lu

 

La akrvida blindula poeto

Shi Chengtai

Vasilij Eroŝenko (1890-1952), la rusa blindula poeto alvenis en Ĉinion en oktobro de 1921, elpelite de la japana registaro, en Shanghai juna esp-isto Hujucz akceptis lin, poste li veturis al Pekino, kaj loĝis en la hejmo de s-ro Lusin, la granda ĉina verkisto. S-ro Lusin ĉinigis liajn fabelojn verkitajn en la japana lingvo. Tiam li donacis al la ĉinaj junuloj la " Ruĝa floro"-n, ankaŭ ekde tiam en iliajn korojn ĉizis "Cikatro de amo"-n.

Kvankam V. Eroŝenko estas nomita "la blandula poeto", tamen liaj ĉefverkoj estas fabeloj. Legante liajn fabelojn, "lia sonĝo naiva, bela, sed kun vereco" tiras mian koron, mi ankaŭ sentas "la triston de la aŭtoro, kiu vokas en la mondo ĉiujn ami, sed ne gajnas la amon" (laŭ s-ro Lusin).

"Oni nomas lin revisto, aliaj diras ke li estas anarĥiisto, aliaj timas ke li estas 'danĝerulo'; ili ĉiuj lin malkomprenas. Li estas homaranisto, nur homaranisto." ⑴ Kvankam li estas blindulo, tamen li pli klare konis nian mondon ol aliaj. Ŝajnas al mi, ke li konus nian mondon per sia animo ĉiujn ami, tial li havus pli akran vidon ol aliaj.

Eĉ hodiaŭ mi relegante lian fabelon La trimova ŝakproblemo – la tria skizo el la ĉukĉa vivo –, pri la homa tragedio de ĉukĉoj en la Tundro, mi ankoraŭ sentas min timtrema. V. Eroŝenko skribis en la Antaŭparolo: "la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton dum mia vajaĝo al Turkmenio en la sama jaro. Nur dum ĉijara libertempo (1938) mi ekprovis reskribi ĝin, kaj jen la rezulto."⑵ laŭ la notoj faritaj de la kompilinto de La tundro ĝemas, s-ro Mine Yositaka, nia estimata eroŝenkologo, la skizo aperis nur en "aldono al Esperanta Ligilo" en decembro, 1947.

La aŭtoro en Julio de 1929 alvenis en la ĉukĉan kulturbazon por viziti sian fraton, la bazan veterinaron, tie li pasigis kelkajn monatojn kun aventurplena vivo. La aŭtoro skribis: "Ju pli grandiĝas niaj mondaj urbegoj, la centroj de la civilizacio, des pli malgrandiĝas la homo, des pli banaliĝas kaj trivialiĝas, bagateliĝas kaj mizeriĝas…Kaj gravas tiam ne homo mem sed lia kapitalo, ne lia kapo sed lia poŝo, ne lia koro sed lia oro." Tamen la ĉukĉoj vivas en la Tundro de la arkta regiono de la Nord-orienta Azio tute estas alie. "Tie oni lernas ŝati la homon mem, ĝuste taksi lian vivon, respekti lian liberecon."⑶

En la skizo (fabelo) troviĝas la atentokapta intrigo, kiu igis nin serioze mediti. Iu eŭrope edukita kuracisto de la bazo, komunisto, "celis politikan karieron", instruis al ĉukĉoj, kio estas la klasbatalo kaj komunismo, tamen iu parolis "ne instrui sed lerni de la ĉukĉoj la komunismon devas vi." dum li prelegas.

Iutage la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn spekti filmon por altigi ilian klasbatalan konscion. Vidante la sangajn batalajn scenojn de la unuamondmilito kaj la rusa enlanda batalado, ĉukĉa naiva kaj bonkora junulo, amiko de la aŭtoro (mi-o en la skizo) dolore tremis, eĉ feblis. La kuracisto batis la junulon per la violona arĉo, insultante, la aŭtoro kolere forĵetis la arĉon protektante sian amikon…

La ideologia konflikto fariĝis sanga agado, la kuracisto denuncis al GPU (Ŝtata Politika Administracio). Tiu vorto "eŭrope edukita" signifas edukitan en la eŭropa parto de Soveta Unio, mi komprenas. Eĉ "la estro de la GPU invitis min amike ludi ŝakojn kun li post la matenmanĝo". La aŭtoro estis jam atentita de GPU pro lia kompato al ĉukĉoj kaj aprobado al iliaj opinioj.

La aŭtoro meditis antaŭ ŝaktabulo por solvi la trimovan ŝakproblemon, li komprenis, ke tiu ankaŭ estas la viva problemo: naskiĝo, vivo kaj morto. Laŭ la "nigra nomlisto" de la tundraj amikoj, kiun subŝovis la eŭrope edukita friponego, "en GPU-ejo nepriskribebla tumulto; denove oni planas amasajn arestojn." ⑷ Je la fino de la skizo, la aŭtoro skribis: "tra la dolĉega duonsonĝo, mi aŭdis ankoraŭ la kuiristinon senbrue engliti mian ĉambron. Ŝin sekvis ankaŭ senbrue la bazestro kaj la GPU-estro. Mia ĉiam bonkora protektantino nun flustris: 'Mi ĉiam suspektis, sed nun mi estas certa.' Pri kio ŝi estis certa, mi jam ne aŭdis, ĉar mi endormiĝis…Mi malestiĝis…Mi mortis."⑸

Antaŭ legantoj ja estas la interhoma tragedio! La aŭtoro skribis, ke la skizo estis verkita en 1934, sed la manuskripto perdiĝis dum vojaĝo al Turkmenio, reverkis en 1938, tio eble estus preteksto, tamen 1934 ja estis antaŭnokto de la Granda Purigo, lanĉita de J. Stalin, kiu okazis en 1937-1938, en tiu katastrofo preskaŭ ĉiuj aktivaj sovetuniaj esperantistoj estis purigitaj – mortigitaj aŭ ekzilitaj en la koncentrejojn. Nia blindula poeto tiam restis en Turkmenio, lia verko estis en la blindula skribo de Esp-o, feliĉe li travivis dum la Granda Purigo. Ĉi tiu skizo de V. Eroŝenko ĝuste estas la unika aŭtenta raportaĵa verko en tiu periodo, la aŭtenta noto de "lia sonĝo naiva, bela, sed kun vereco". Li ja estas elstara profeto, per sia animo antaŭsentis pri alveno de tiu homa katastrofo, la publikigo de tiu verko ja estas la miraklo inter mirakloj! Li eĉ pli klare vidus la mondon ol ni, malblindaj.

V. Erosenko jam forlasis nian mondon, tamen liaj fabeloj ankoraŭ kortuŝas nin, per la 12a volumo de Plena Verkaro de Lusin rezervanta liajn iujn verkojn, tradukitajn de Lusin, la ĉinaj legantoj ankoraŭ povas aŭdi lian vokon de "la tristo de la aŭtoro, kiu vokas en la mondo ĉiujn ami, sed ne gajnas la amon", pli feliĉe samideanoj povas legi en Esp-o liajn ĉefverkojn. Dum alveno de lia naskiĝtaga 125a jubileo, la plej bona memoro por nia blindula poeto ja estas refoje legi liajn verkojn, kaj klopodadi por la homara harmonio – Homon ami mem.

⑴ Lumo kaj ombro, kompilita de Mine Yositaka, Japana Esp-a Librokooperativo, 1979, p. 3

⑵ La tundro ĝemas, kompilita de Mine Yositaka, Japana Esp-a Librokooperativo, p.32

⑶ same ⑵, p.23

⑷ same ⑵, p.63

⑸ same ⑵, p.63

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin