Novaĵoj (Aprilo 19)

(GMT+08:00) 2017-04-19 17:17:28     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio esperas unuecan, stabilan kaj prosperan Eŭropan Union; kazaĥa prezidento ĉeestos Forumon de Zono kaj Vojo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Federica Mogherini, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko.

Li pozitive taksis disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, dirante, ke la nuna internacia situacio estas komplika kaj ŝanĝiĝema, kaj releviĝas pensoj pri protektismo kaj opono kontraŭ tutmondiĝo. Kiel du grandaj fortoj de la mondo, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas observi celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj kune eligi pozitivan signalon konservi regionan pacon kaj mondan pacon, trakti tutmondajn defiojn, reformi kaj plibonigi internacian administran sistemon kaj antaŭenpuŝi ekonomian tutmondiĝon, liberan kaj justan komercon, por reagi al la necerteco de la ŝanĝiĝema internacia situacio per la stabileco de rilatoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Mogherini diris, ke la Eŭropa Unio kaj Ĉinio havas la taskon konservi internacian ordon, trakti defiojn de terorismo kaj klimatŝanĝiĝo kaj akceli mondajn pacon kaj disvolvon. Ŝi atendas, ke ĉi-jare la 19a renkontiĝo inter gvidantoj de la Eŭropa Unio kaj Ĉinio atingos pozitivajn rezultojn.

Merkrede vespere ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone konversaciis kun sia kanada paralelulo Justin Trudeau laŭ interkonsento.

Li diris, ke en la lasta jaro li kaj Trudeau vizitis unu la alian kaj sukcese kunprezidis la unuan dialogon de ĉefministroj de la du landoj, kio puŝis la duflankajn rilatojn al nova alto. Nun la rezultoj estas aktive efektivigataj, kaj baldaŭ komenciĝos la ekonomia kaj financa strategia dialogo inter la du landoj, kaj okazos la dua kunveno por esplora diskuto pri liberkomerca regiono de la du landoj. Li aldonis, ke kiel gravaj ekonomioj, Ĉinio kaj Kanado devas fortigi altnivelan komunikadon kaj vastigi pragmatan kunlaboron, ĉar tio ne nur puŝos la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo, sed ankaŭ helpos konservi pacan internacian medion, stabilan regionan medion kaj liberkomercan medion.

Trudeau diris, ke Kanado atribuas gravecon al amika kunlaboro kun Ĉinio kaj ŝatas vidi pozitivan progreson de la efektivigo de rezultoj de la rekontiĝoj inter la du ĉefministroj.

Kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev diris marde en Astano, ke li atendas ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo en Pekino de la 14a ĝis la 15a de majo kaj detale diskuti kun Ĉinio pri la integriĝo de disvolvaj strategioj.

Nazarbayev faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun vizitanta ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli marde en Astano, ĉefurbo de la centr-azia lando. Li diris, ke li tre ĝojas esti invitita de ĉina prezidanto Xi Jinping por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo en Pekino, kaj li diskutos kun Xi pri detalaj planoj pri integriĝo de disvolvaj strategioj de la du landoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi anoncis marde en Pekino en gazetara konferenco, ke Xi ĉeestos la malferman ceremonion de la forumo kaj prezidos rondtablan kunvenon de gvidantoj. Wang diris, ke almenaŭ 28 ŝtataj kaj registaraj gvidantoj konfirmis la ĉeeston al la forumo. La iniciato de la Zono kaj Vojo celas konstrui komercan kaj infrastrukturan reton kunliganta Azion kun Eŭropo kaj Afriko laŭ komercaj itineroj de la antikva Silka Vojo, alportante reciprokprofitajn ekonomiajn rezultojn al ĉiuj landoj.

Zhang, kiu atingis Astanon lunde nokte por tri-taga vizito, diris, ke lia vizito celas akceli la efektivigon de la antaŭa interkonsento atingita de ambaŭ ŝtatestroj, kaj prepari por la renkontiĝoj inter Xi kaj Nazarbayev en 2017. Aklamante la atingojn akiritajn de ambaŭ landoj sub la iniciato de la Zono kaj Vojo en la lastaj jaroj, Zhang diris, ke la skalo kaj kvalito de la kunlaboro atingis novan nivelon. Li proponis, ke la du landoj plifortigu integriĝon de disvolvaj strategioj, profundigu kunlaboron en gravaj kampoj kaj grandigu novajn kampojn por certigi pli da atingoj en la estonteco.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan renkontiĝis kun vizitanta ĉina vicĉefministro Liu Yandong marde en Ankaro.

Erdogan petis Liu transdoni lian sinceran saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke en la lastaj jaroj li kelkfoje renkontiĝis kun Xi, kio forte akcelis disvolvadon de rilatoj inter Turkio kaj Ĉinio. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj arde atendas ĉeesti la forumon maje en Ĉinio kaj refoje renkontiĝi kun Xi. Li akcentis, ke Turkio kaj Ĉinio ambaŭ estas gravaj landoj en Azio kaj devas integri disvolvajn strategiojn de la du landoj kaj profundigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj por profitigi la regionon kaj la mondon. Li esprimis la esperon, ke la du flankoj plene ekspluatos potencialon kaj profundigos plu ekonomian kaj komercan kunlaboron, kaj bonvenigis ĉinajn kompaniojn fari investon en Turkio.

Liu transdonis saluton de Xi al Erdogan kaj gratulis Turkion pro la glata okazigo de referendumo pri amendo de konstitucio. Ŝi bonvenigis la turkan prezidenton ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en Pekino, dirante, ke lia ĉeesto aldonos grandan movforton al la ĉina-turkaj rilatoj. Ŝi aldonis, ke Turkio estas membro de la Grupo 20 kaj granda influhava lando en la regiono, kaj Ĉinio atribuas gravecon al siaj rilatoj kun Turkio. Ŝi esperis, ke la du flankoj profundigos pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, integros disvolvajn strategiojn, antaŭenigos konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj plibonigos la regionan kunlaboron por revigligi la antikvan Silkan Vojon.

Ĉinio estas prezidanto-lando de ĉi-jara renkontiĝo de ŝtataj gvidantoj de BRICS-landoj. Laŭ interkonsento, en la nomo de tiuj landoj, Liu Jieyi, ĉina ambasadoro al UN, faris paroladon en altnivela kunveno pri monkolekto por celoj de daŭripova disvolvado, kiun okazigis la Ĝenerala Asembleo de UN.

Liu diris, ke BRICS-landoj esperas, ke la kunveno helpos ĉiujn partiojn akordiĝi pri monkolekto por disvolvado, plibonigi politikan volon, mobilizi internaciajn resursojn kaj puŝi la monkolekton por disvolvado al nova nivelo por liveri kinetan energion al la tutmonda efektivigo de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado de 2030.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde leteris al la Kongreso, ke Irano plenumas siajn promesojn en la interkonsento pri la nuklea demando.

Post sia enoficiĝo kiel usona prezidento en januaro, Donald Trump postulis, ke la administraciaj departementoj prezentu en ĉiu 90a tago raporton por taksi, ĉu Irano vere plenumas siajn promesojn.

Tillerson diris en sia letero, ke Irano restas unu el la ĉefaj landoj subtenantaj terorismon, kaj la usona registaro amplekse kontrolas la interkonsenton pri la irana nuklea demando por konstati, ĉu nuligo de sankcioj kontraŭ Irano konformas al la naciaj interesoj de Usono.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede deklaris, ke Britio fruigos la ĝeneralan elektadon ĝis la 8a de junio por ke la nova registaro pli bone faru intertraktadon kun la Eŭropa Unio pri la foriro el la Eŭropa Unio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin