Ĉina delegito parolis en kunveno de Ĝenerala Asembleo de UN nome de BRICS

(GMT+08:00) 2017-04-19 14:42:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio estas prezidanto-lando de ĉi-jara renkontiĝo de ŝtataj gvidantoj de BRICS-landoj. Laŭ interkonsento, en la nomo de tiuj landoj, Liu Jieyi, ĉina ambsadoro al UN, faris paroladon en altnivela kunveno pri monkolekto por celoj de daŭripova disvolvado, kiun okazigis la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Liu diris, ke BRICS-landoj esperas, ke la kunveno helpos ĉiujn partiojn akordiĝi pri monkolekto por disvolvado, plibonigi politikan volon, mobilizi internaciajn resursojn kaj puŝi la monkolekton por disvolvado al nova nivelo por liveri kinetan energion al la tutmonda efektivigo de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado de 2030.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin