Ĉinio ĵetos kargokosmoŝipon Tianzhou-1 ĵaŭde

(GMT+08:00) 2017-04-19 19:51:33     Redaktoro:Yu Rongkang

La oficejo de la ĉina programo de pilotata kosmoŝipo anoncis merkrede, ke Tianzhou-1, la unua kargokosmoŝipo de Ĉinio, estos ĵetita en la spacon ĵaŭde posttagmeze je la 7a horo kaj 41 minutoj el la kosmodromo Wenchang en la suda provinco Hainan

La kosmodromo marde okazigis la finan provludon por la ĵeto, kiu tuŝis ĉiujn sistemojn rilatajn al la ĵeto, ekzemple tiujn de la raketo, kosmoŝipo, ĵetejo kaj testo, komando kaj komunikado.

Tianzhou-1 estas la unua kargoŝipo sendepende farita de Ĉinio. Ĝi kupliĝos kun la enorbita spaclaboratorio Tiangong-2 kaj efektivigos fuelprovizon en la kosmo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin