Ĉinio serioze maltrankvila pri nuklea kaj misila planoj de KDPR

(GMT+08:00) 2017-04-19 20:20:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila pri la plej freŝaj disvolviĝoj en la nuklea kaj misila programoj de la Korea Demokrata Popola Respubliko.

La komentoj estis faritaj, post kiam vicambasadoro de la KDPR al la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia vicministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke nova nuklea provo estas preparata kaj pli da misiloj estos provpafitaj ĉiusemajne, ĉiumonate kaj ĉiujare.

Lu diris, ke Ĉinio sin devontigas al sennukleigo de la Korea Duoninsulo, konservado de la paco kaj stabileco de la regiono, kaj solvado de problemoj per dialogo kaj konsiliĝo. La starpunkto de Ĉinio pri tio estas firma.

Lu emfazis, ke pro la komplika kaj sensiva situacio en la duoninsulo, Ĉinio firme oponas ajnajn vortojn kaj agojn, kiuj povas plialtigi malamikecon kaj streĉcon. Li alvokis ĉiujn rilatajn partiojn fari klopodojn por mildigi la streĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin