(Sono)SONĜAJ SILUETOJ

(GMT+08:00) 2017-04-19 16:45:43     Redaktoro:Pluveta


Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1

§1-01

La pasioj tenas ekzistanta la mondon, kaj la talentoj ĝin ornamas.

Komentoj:

La homa vivo komenciĝas per amo inter la viro kaj la virino, de kio devenas ĉiuj aliaj interhomaj rilatoj: la rilatoj inter la patro kaj la filo, inter la fratoj, inter la amikoj, kaj inter la reganto kaj la regatoj.

【原文】

情之一字,所以维持世界;才之一字,所以粉饰乾坤。

【原评】

吴雨若曰:世界原从情字生出,有夫妇,然后有父子;有父子,然后有兄弟;有兄弟,然后有朋友;有朋友,然后有君臣。

§1-02

Sen formo de frenezo la amo ne povas esti vera amo; sen vervo en la vivo la literatura artisto ne povas eniri en la spiriton de la naturo.

Komentoj:

1. Jen la paroloj de la denaska amanto kaj la denaska talenta klerulo.

2. La aŭtoro, kiel literatura artisto, vere komprenas la vervon de la vivo.

3. Mi pensas, ke mi konas la pasion de la amo, sed mi ne havas la vervon kombinitan kun la talento.

【原文】

情必近于痴而始真,才必兼乎趣而始化。

【原评】

1. 陆云士曰:真情种真才子能为此言。

2. 顾天石曰:才兼乎趣,非心斋不足当之。

3. 尤慧珠曰:余情而痴则有之,才而趣则未能也。

§1-03

Oni devas disciplini sin kun la aŭtuna severeco kaj konduti al aliaj kun la printempa mildeco.

【原文】

律己宜带秋气,处世宜带春气。

§1-04

Nur tiuj, kiuj ne sin okupas je kio sin okupas la popolo de la mondo, povas sin okupi je kio ne sin okupas la popolo de la mondo.

【原文】

能闲世人之所忙者,方能忙世人之所闲。

§1-05

El ĉiuj plezuroj la plej ĝuinda estas la senzorga libereco, kiu tute ne signifas, ke oni pasigus siajn tagojn nenifarante. La senzorga libereco ebligas al la homo legadi, vojaĝi, amikiĝi kun personoj virtaj kaj kleraj, drinki, kaj eĉ verki. Kie do sin trovas plezuro pli granda, ol tiu ĉi?

Komentoj:

1. Tiam vi estas vere multeokupita.

2. La proverbo diras, ke "ŝtelu liberan tempon el la multeokupiteco". La libera tempo ja povas esti ŝtelita metode.

3. Tiuj ĉi kvin aferoj faras la senzorgan liberecon vere valora.

【原文】

人莫乐于闲,非无所事事之谓也;闲则能读书,闲则能游名胜,闲则能交益友,闲则能饮酒,闲则能著书;天下之乐,孰大于是!。

【原评】

1. 陈鹤山曰:然则正是极忙处。

2. 尤悔庵曰:昔人云"忙里偷闲",闲而可偷,盗亦有道矣。

3. 李若金曰:闲固难得。有此五者,方不负闲字。

§1-06

La bela kromedzino estas malpli bona, ol la edzino virta kaj tenera, kaj la granda riĉeco estas malpli preferinda, ol la favoraj cirkonstancoj.

Komentoj:

1. Sin trovas neniu limo al la deziroj. Kiel do vi povus esperi havi belan kroman edzinon sen havi la virtan unuan? Kaj kiel do vi povus havi pacon de menso sen sufiĉa mono?

2. Jen la elekto de alternativoj. Ekzistas ja personoj kun abundo da mono sed sen paco de menso.

【原文】

妾美不如妻贤,钱多不如境顺。

【原评】

1. 张竹坡曰:此所谓"竿头欲进步"者。然妻不贤,安用妾美?钱不多,那得境顺?

2. 张迂庵曰:此盖谓二者不可得兼,舍一而取一者也。又曰:世固有钱多而境不顺者。

§1-07

La perfekte feliĉa vivo devus esti tia: loĝi en loko kvieta kun lago kaj montoj, kie la lokaj ŝtatoficistoj estas bonaj kaj honestaj, vivi en bonstato kaj havi edzinon virtan kaj teneran kaj infanojn inteligentajn kaj promesplenajn.

Komentoj:

1. Se ĉio ĉi tio estas ĝuata de vulgara persono, tio certe estas domaĝo.

2. Jen nigravizaĝa Laŭzio, kiu intencas fariĝi ruza diablo.

3. Mi preferus imagi manĝi viandon antaŭ la montrofenestro de viandobutiko!

4. Havi virtan edzinon, jes, sed ankaŭ longvivecon. Alie, la feliĉo ne estas kompleta.

【原文】

值太平世,生湖山郡;官长廉静,家道优裕;娶妻贤淑,生子聪慧;人生如此,可谓全富。

【原评】

1. 许筱林曰:若以粗笨愚蠢之人当之,则负却造物。

2. 江含徵曰:此是黑面老子要思量做鬼处。

3. 吴岱观曰:过屠门而大嚼,虽不得肉,亦且快意。

4. 李荔园日:贤淑、聪慧,尤贵永年,否则福不全。

§1-08

Feliĉa estas tiu, kiu havas tempon sufiĉan por legi, monon sufiĉan por helpi, kaj klerecon sufiĉan por verki; feliĉa estas tiu, kiu ne estas ĝenata de klaĉoj kaj kvereloj; kaj feliĉa estas ankaŭ tiu, kiu havas klerajn amikojn sincerajn kun konsiloj.

Komentoj:

1. Ni zorgas nur pri tiuj aferoj, kiuj dependas de ni, sed ne pri tiuj, kiuj dependas de aliaj.

2. Certe Xinzhai (la aŭtoro) ĝuas ĉion ĉi tion.

3. Mi kontentiĝus per la duono de tiuj ĉi kvin.

4. Nuntempe preskaŭ ĉiuj personoj kun riĉeco kaj honoro ne volas havi amikojn kun sinceraj konsiloj. Kial do Xinzhai kontraŭe ilin volas?

【原文】

有工夫读书,谓之福;有力量济人,谓之福;有学问著述,谓之福;无是非到耳,谓之福;有多闻直谅之友,谓之福。

【原评】

1. 杨圣藻曰:在我者可必,在人者不能必。

2. 王丹麓曰:备此福者,惟我心斋。

3. 李水樵曰:五福骈臻固佳,苟得其半者,亦不得谓之无福。

4. 倪永清曰:直谅之友,富贵人久拒之矣,何心斋反求之也?

§1-09

Tiuj, kiuj ne penas perlabori sian porvivaĵon, certe fariĝos parazitoj ĉe siaj amikoj; tiuj, kiuj nur libere miksas sin kun diversspecaj homoj, fine alportos al si grandan malutilon.

Komentoj:

1. Kia profunda averto por ni!

2. Koncerne min, mi ne bedaŭrus se mi alportus malutilon al mi mem aŭ al aliaj.

3. Estus tamen tute egale, ĉu vi alportus malutilon al aliaj aŭ nur al vi sola.

4. Nuntempe preskaŭ neniu volus akcepti vin kiel paraziton, kaj tial vi preferus esti singarda.

【原文】

不治生产,其后必致累人,专务交游,其后必致累己。

【原评】

1. 杨圣藻曰:晨钟夕磬,发人深省。

2. 冒巢民曰:若在我,虽累己、累人,亦所不悔。

3. 宗子发曰:累己犹可,若累人,则不可矣。

4. 江含徵曰:今之人未必肯受你累,还是自家稳些的好。

§1-10

La malgranda maljusto [La rankoro] en la koro povas esti dispelita per taso da vino; la granda maljusto en la mondo devas esti forigita nur per la glavo.

Komentoj:

1. Vi do dronigu ĉiujn viajn malĝojojn en la vino kun la glavo en la mano.

2. Laŭ mi la Ĉielo ne facilanime donus tian glavon al la homoj. Sekve la maljusto pli multe leviĝus, ol ke ĝi povus esti forigita.

3. Ho, Longquan (fama vino) kaj Tai'e (fama glavo), min fidu! Mi povas bone trakti la du.

【原文】

胸中小不平,可以酒消之;世间大不平,非剑不能消也。

【原评】

1. 周星远曰:"看剑引杯长。"一切不平皆破除矣。

2. 张迂庵曰:苍苍者未必肯以太阿假人,似不能代作空空儿也。

3. 尤悔庵曰:龙泉、太阿,汝知我者,岂止苏子美以一斗读《汉书》耶!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin