Rakonto de Huang Dafa kaj kanalo sur krutaĵo

(GMT+08:00) 2017-04-19 09:16:10     Redaktoro:Mirinda

36 jaroj kaj 13 140 tagoj estas longa tempo, dum kiu multaj aferoj estus faritaj por plejparto de homoj, tamen por Huang Dafa, vilaĝano de la vilaĝo Tuanjie de la urbo Zunyi en sud-okcidenta Ĉinio, tiu tempo estis dediĉita al unika afero: konstrui kanalon longan je 10 000 metroj sur krutaĵo alta je 300 metroj. Hodiaŭ ni iom parolu pri lia rakonto.

En la printempo, vilaĝanoj de qilao-etna vilaĝo de la urbo Zunyi en sud-okcidenta Ĉinio okupiĝis pri kulturado en basenoj. Antaŭ la jaro 1995, vilaĝanoj povis kulturi nur maizon. Malriĉeco ĝenis ĉiujn vilaĝanojn. Akvomanko estis unu el ĉefaj kialoj, kiuj kaŭzis al ili malriĉecon. Vilaĝano Huang Binkai diris,

"Pro la sekeco, vilaĝanoj ofte disputis kaj eĉ batis sin pro akvo. Ĉar ni ne havis akvon. Ĉi tie estas malfacile geedziĝi. Ĉar la loko estas seka kaj la homoj ne havas akvon."

En la jaro 1959, la junulo nomata Huang Dafa aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj samjare li estis elektita kiel funkciulo de la vilaĝo. Ĝuste ekde tiam li planis konstrui kanalon por la vilaĝo.

"La popolanoj min konfidas kaj mi volas servi por ili. Unue mi pensas pri la malriĉeco kaj akvomanko. Do la unua tasko por mi estas konstrui kanalon."

La akvofonto ne multe distancas al la vilaĝo Tuanjie, tamen por konstrui la kanalon, oni devas transpasi tri montojn kaj tri krutaĵojn altajn je 300 aŭ 400 metroj. Neniu el la vilaĝanoj solvis la malfacilaĵojn dum centoj da jaroj.

Huang Dafa, la unua gvidis vilaĝanojn por konstrui la kanalon. Pro manko de tekniko, la konstruita kanalo estis detruita de inundo foje kaj foje. Post pli ol dek jaroj, la akvo ankoraŭ ne estis kondukita al la vilaĝo. Vilaĝanoj ne subtenis plu Huang Dafa kaj malsukcesis la klopodo de Huang Dafa. Tamen ne estingis la revo de kanalokonstruado en lia koro.

"Ĉiutage kaj ĉiumomente mi pensas, kiam realiĝos la revo de kanalokonstruado kaj kiam la vilaĝanoj manĝos rizon."

Malsukceso atentigis Huang Dafa, ke tekniko estas ŝlosila por la kanalo. En la aĝo de 53 jaroj, li estis dungita al la hidroelektra centralo kaj tie li lernis tri jarojn pri kanalokonstruado.

En la aĝo de 56 jaroj, Huang Dafa revenis al la vilaĝo kaj deziris refoje konstrui la kanalon. Ĉifoje, multaj vilaĝanoj oponis kontraŭ li. Por kolekti kapitalon, Huang Dafa petis monon familio al familo. Fine malgraŭ multe da dubo, la vilaĝanoj faris ĉion eblan por monhelpi la konstruadon. Ankaŭ loka registaro multe subtenis la konstruadon en kapitalo kaj tekniko.

Post trijara klopodado, la kanalo finfine estis plenumita kaj la akvo estis enkondukita.

Kun la akvo, la vilaĝo Tuanjie ŝanĝiĝis, la seka tero ŝanĝiĝis. La vilaĝanoj ne ĉagreniĝis plu pro rizo kaj geedziĝo. Ili sin riĉigis per plantado kaj kultivado. Huang Dafa diris:

"La akvo estis kondukita, nun ni klopodas por bonhava vivo".

La popolanoj en tiu vilaĝo nomis tiun kanalon "Da Fa". Nun 81jara Huang Dafa ofte vizitas la kanalon. La kanalo ne nur pli bonigas la situacion pri manko de akvo, sed ankaŭ alportas esperon al la disvolviĝo de la industrio de la tuta vilaĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin