La gubernio Lankao liberiĝis de malriĉeco

(GMT+08:00) 2017-04-20 15:14:26     Redaktoro:Xiong Shan

En la 27a de marto laŭ la pekina tempo, la provinco Henan okazigis gazetaran konferencon kaj oficiale anoncis, ke la gubernio Lankao de la Henan-provinco liberiĝis de malriĉeco, kaj tio estis la unua en Henan.

Taksite de la Gvidgrupo pri Mizerforigo kaj Evoluigo sub la Ŝtata Konsilantaro, kaj aprobite de la registaro de la Henan-provinco, la gubernio Lankao, oficiale anoncis sin liberiĝinta de malriĉeco.

En aprilo de 2016, Ĉinio publikigis normon pri starigo de sistemo por senmizeriĝo. Laŭ la normo, la okaz-propablo devas resti sub 2% (sub 3% en la okcidenta regiono). La okaz-propablo de la gubernio Lankao estas 1.27%.

Lankao estis hejmloko de Jiao Yulu, kiu estis sekretario de la gubernia partia komitato en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento. Li gvidis la popolanojn batali kontraŭ serioza natura katastrofo ĝis la fino de sia vivo. Jiao Yulu estas modela komunisto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin