Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo enkorpigas humanisman zorgon

(GMT+08:00) 2017-04-20 13:24:39     Redaktoro:Yu Rongkang

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, marte adoptis Ĝeneralajn Kondiĉojn de Civila Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estos valida ekde la 1a de oktobro de 2017.

Kompilado de civila kodo, konsiderata kiel enciklopedio de la socia vivo, kiu reguligas personajn kaj proprietajn rilatojn, helpos bone protekti la tujajn interesojn de la popolo, plibonigi ŝtatan regadon, konservi merkatan ordon, certigi komercan sekurecon kaj akceli disvolvadon de socialisma merkatekonomio. Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo konsistanta el 206 artikoloj amplekse kaj sisteme difinas bazajn kondiĉojn kaj ĝeneralajn regulojn de civilaj aktivecoj kaj ampleksas diversajn flankojn de la ĉinaj civitanoj. Tan Qiping, profesoro el la Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Juro, membro de la Gvidgrupo pri Kompilado de Civila Kodo sub la Ĉina Jur-Societo, diris, ke la enhavoj de Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo enkorpigas la valoron de humanisma zorgo kaj substrekas la protekton al la digno kaj libereco de homoj. Tan aldonis, ke personaj rajtoj kaj proprieto estas la plej kernaj kaj plej fundamentaj enhavoj de la homaj rajtoj preskribitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Deklaracio pri Rajtoj al Disvolvado kaj la Internacia Konvencio pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin