Ĉinio lanĉis unuan kargokosmoŝipon Tianzhou-1

(GMT+08:00) 2017-04-20 20:33:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde vespre Ĉinio ĵetis sian unuan kargokosmoŝipon, Tianzhou-1, en la spacon. Tio markis ŝlosilan paŝon faritan de la lando por finkonstrui kosmostacion ĉirkaŭ la jaro 2022.

Tianzhou-1, ĵetita per la portoraketo Changzheng-7 Y2, muĝis en la aeron el la kosmodromo Wenchang en la suda provinco Hainan.

En la spaco, la kargoŝipo kupliĝos kun la orbitanta spacolaboratorio Tiangong-2, liveros fuelon kaj aliajn provizaĵojn kaj kondukos spacajn eksperimentojn antaŭ sia reveno al la tero.

Ĉinio celas konstrui permanentan kosmostacion, kiu supozeble orbitos almenaŭ dek jarojn, kaj la debuto de la kargoŝipo estas tre grava, ĉar ĝi funkcios kiel kuriero por helpi subteni la kosmostacion.

Sen la kargotransporta sistemo, la kosmostacio elĉerpos elektroenergion kaj bazajn necesaĵojn antaŭ sia reveno al la tero en la difinita tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin