7a Altranga Strategia Dialogo de Ĉinio kaj EU okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-04-20 12:49:03     Redaktoro:Pluveta

Merkrede en Pekino okazis la 7a Altranga Strategia Dialogo de Ĉinio kaj EU. Yang Jiechi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj Federica Mogherini, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekurecaj politikoj, kune prezidis la dialogon.

Yang Jiechi diris, ke havas realan kaj longtempan signifon la strategia komuna kono de la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU por konstrui pacajn, kreskantajn, reformadajn kaj civilizaciajn partnerajn rilatoj inter la du flankoj. La profundaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj la EU rilatas al la komunaj interesoj de la du flankoj kaj eĉ al la internaciaj politiko kaj ekonomio.

Mogherini diris, ke la pozitivaj, maturaj kaj viglaj rilatoj inter la EU kaj Ĉinio estas gravaj elementoj por akceli stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo. Fortigo de kunlaboroj inter la EU kaj Ĉinio utilas al la duflankaj interesoj kaj la interesoj de la mondo. La EU volas fortigi strategiajn interŝanĝojn kaj akceli ampleksajn kunlaborojn laǔ la principo de reciprokaj kompreno kaj respeko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin