Ĉina delegito alvokas frue rekomenci palestina-israelan intertraktadon

(GMT+08:00) 2017-04-21 14:43:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke la palestina demando estas kerno de la mezorienta problemo kaj radika problemo en la regiono, kaj estas grave, ke Palestino kaj Israelo ambaŭ sin detenu kaj frue rekomencu la pacan intertraktadon per efektivaj agoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en publika debato de la Sekureca Konsilio pri la mezorienta problemo. Li diris, ke la lastatempa disvolviĝo de la regiona situacio plene pruvis, ke la longedaŭra palestina demando negative influos la sekurecon kaj stabilecon de la regiono kaj eĉ de la mondo, kaj la internacia komunumo devas konscii la urĝecon kaj kune porti la respondecon pri protekto de la justaj rajtoj kaj interesoj de la palestina popolo.

Liu aldonis, ke Palestino kaj Israelo devas efektive plenumi la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio kaj haltigi ĉian perforton kontraŭ senkulpaj civiluloj, dum Israelo devas ĉesigi konstruon de setlejoj, nuligi la limigon de humanitara helpo al Gazao kaj montri bonvolon por rekomenco de la paca intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin