Ĉinio urĝas Japanion rompi kun militarismo

(GMT+08:00) 2017-04-21 18:08:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede urĝis Japanion rompi kun militarismo, post kiam japana ĉefministro Shinzo Abe sendis ritan oferaĵon al la fifama sanktejo Yasukuni.

Proparolanto Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam firme oponas tiajn agojn de japanaj politikistoj.

La sanktejo Yasukuni, kiu honoras 14 A-klasajn konviktitajn militkrimulojn de la Dua Mondmilito, estas konsiderata kiel simbolo de la pasinta militarismo de Japanio.

Lu diris, ke Japanio devas observi la spiriton de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj, serioze efektivigi sian kvar-punktan principan interkonsenton atingitan en la fino de 2014, kaj profunde pripensi pri la historio de agreso. Li urĝis la japanan flankon akiri la fidon de najbaraj aziaj landoj kaj la internacia komunumo per ago.

Vendrede, ĉirkaŭ 90 japanaj parlamentoj vizitis la saktejon, kaj ankaŭ Seiichi Eto, asistanto de la ĉefministro kaj parlamentano de la supra ĉambro el la reganta Liberal-Demokratia Partio faris la viziton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin