Renkontiĝis ĉina kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-04-21 20:20:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu estas tie por oficiala vizito kaj ĉeesto al la ministra kunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, renkontiĝis kun sia rusa kolego Sergei Lavrov.

Wang diris, ke nun la ĉina-rusaj rilatoj tendencas al bona disvolvado; lastatempe la du flankoj havis striktan altnivelan komunikadon, kaj duflanka kunlaboro profundigita en diversaj kampoj reflektas altan nivelon de la partnereco de ampleksa strategia kunlaboro inter la du landoj. Li akcentis, ke la ĉefa tasko por ambaŭ flankoj estas fari preparon por la ĉeesto de prezidento Vladimir Putin al Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro maje en Pekino kaj aldoni novan forton al duflankaj rilatoj.

Lavrov diris, ke la rusa flanko volas striktigi plu altnivelan komunikadon kun Ĉinio. Li aldonis, ke Putin ĉeestos Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro maje en Pekino, kaj la rusa flanko volas preni tion kiel bonan oportunon por integri la Eŭrazian Ekonomian Union kun la Silkvoja Ekonomia Zono kaj akceli konstruon de la partnereco de ampleksa strategia kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin