Sekureca Konsilio de UN postulas KDPR ne fari plu nuklean provon

(GMT+08:00) 2017-04-21 11:30:39     Redaktoro:Mirinda

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de la UN publikigis mediatan deklaron, kondamnante la lastatempan misilpafon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj postulante, ke ĝi ne faru plu nuklean provon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnis la lastatempan misilpafadon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj esprimis zorgon pri ĝia ignoro al la rezolucioj de la Sekureca Konsilio. La konsilio postulas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko tuj ĉesigu ĉian agon malobservantan la rezoluciojn kaj ĉiuflanke observu koncernajn rezoluciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin