En Parizo okazis pafado

(GMT+08:00) 2017-04-21 11:29:54     Redaktoro:Mirinda

Ĵaŭde franca Ministerio pri Internaj Aferoj anoncis, ke tiuvespere iu pafisto pafis al polica veturilo sur la avenuo Champs Elysees kaj mortigis unu policanon kaj vundis du aliajn. La pafisto estis pafmortigita fine de la polico.

La ekstremisma organizo Islama Ŝtato proklamis sian respondecon pri la atako pere de la Novaĵ-agentejo Amaq kaj diris, ke la atakanto estas ĝia membro el Belgio.

Samtage franca prezidento François Hollande diris, ke kontraŭterorisma prokuroro jam komencis enketon. Li diris, ke ĉiuj ŝtataj departementoj "konservos absolutan viglatentemon precipe pri la procezo de la ĝenerala elektado".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin