Sufiĉas unu saĝtelefono

(GMT+08:00) 2017-04-23 16:37:12     Redaktoro:Xiong Linping

La aŭstralia junulo Tim Clancy, loĝanta ses jarojn en la urbo Hangzhou, Ĉinio, akompanis sian usonan amikon Geoffrey Banta, por ke li spertu "unutagan ekskurson en la saĝa urbo Hangzhou. Ili ambaŭ portis kun si neniom da mono, sed nur saĝtelefonojn en kiuj sin trovas la pag-aplikaĵo Alipay. Nur per saĝtelefono ili pagis por ĉio: matenmanĝo rande de strato, legomoj en bazaro, veturado en aŭtobuso aŭ subtera trajno, konsulto ĉe hospitala kuracisto, tagmanĝo kaj objektoj aĉetitaj en magazeno, biciklado ĉirkaŭ la Okcidenta Lago… Post tiu ĉi sperto ili vee diris, ke la vivado en Hangzhou vere estas simpla, ĉar sufiĉas nur unu saĝtelefono.

Tim kaj Geoffrey pagas per saĝtelefono la matenmanĝon rande de la strato

Tim kaj Geoffrey aĉetas per Alipay en saĝtelefono legomojn en bazaro

Tim saĝtelefone pagas en la apoteko Hu Yuqingtang

Tim kaj Geoffrey pagas bileton saĝtelefone ĉe la eniro en la aŭtobuson

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin